De: "Renato Corsetti" <[EMAIL PROTECTED]>
Gesendet: Samstag, 10. November 2007 21:05


Aligaton, Renato,

foje gxoje, ecx *vi* faras tekst-proponon (!).

> Efektive en la formo "nihaux" au' "nihauxon" tiu vorto estus tre bona
> aldonaj'o al Esperanto por simbole montri ke ankau' la c'ina enestas.

Cxu *vi* do petas Jxeromon, ke li sxangxu la Fundamentan "salut/i" al 
"nihaux/i"? Cxu verba aux substantiva radiko? Kaj same kapnihauxo, 
klinnihauxo, nihauxnomo? Cxu ankaux metafore, kiel en la Z-aj "depost la 
tago, en kiu Varsovio nihauxis la novan jaron, pasis ses semajnoj" (Marta, 
3a eld. Parizo 1928, p. 148) aux "la hejmaj montoj nihauxis kvazaux por plej 
karesa adiauxo" (Rabeno de Bahxarahx, 1a eld. Parizo 1924, p. 16)?

>>Cxu tio signifas, ke *vi* volas okupigxi pri
>>*ReVo*, ecx ion konkretan pozitive proponi???
>
> Jes. Por mi la plej facila afero estas diskuti pri la aldonindaj
> vortoj antau' la aldono en c'i tu listo.


> Ne, en c'i tiu okazo mi simple forprenus la 2-an signifon en
> "monitoro" kaj kreus la kapvorton "varano" en kiu mi kopius la difino de 
> PIV:

Do *vi* volas gvidi nin en la reptilian kelon de Larousse-a / Larusa PIV!?

> Eventuale antau' ol noti g'in ni bezonus fakulon, kiu certigus nin,
> ke temas pri lacertulo.

Vi certe lunde demandos al profesora kolego dum universitata bruncxo kaj 
sciigos al ni.

> Kaj certe ni bezonus c'ino au' japanon au'
> indonezianon au' arabon, kiu informus nin pri la solvoj en iliaj lingvoj.

Hej nu! Cxu ni atendu la alvenon de cxin-japan-indonezi-arabaj amasoj? Cxu 
ni dume karceru Jxeromon en reptilia kelo? Cxiukaze ni ne povas certi, ke li 
ne estas agento de Laruso. Li aldonas al ReVo, li parolas la francan, do 
'stas suspektinda.

Dum Jxeromo ekkonas kalvan karbo-kelon, *vi* povus informigxi, ke "varano" 
estas araba vorto, sen ecx levi la Ak-anan postajxon:

// http://de.wikipedia.org/wiki/Warane (artikolfine)

Komprenble vi ankaux povus trovi tiun informon en Cherpillod, Mil ekzotaj 
vortoj de 1992 aux en ties Konciza Etimologia Vortaro de 2003, sed eble vi 
forbruligis ties kitabojn - jen alia franco, do suspektinda esti 
Larus-spiono.

Kaj priatendante nek postenon, nek postajxon, *vi* triklake povus ekscii, ke 
la besto en la indonezia, malaja kaj sunda nomigxas "biawak" (aux varianto 
de gxi)

// http://id.wikipedia.org/wiki/Biawak.

Konklude: *Vi* do diligente deziras diskriminacii tiujn, aroge aldonante 
araban asxafahon "varano"? Cxu aljxasira agento?

Cxu kompromisa kofro-vorto "biavano" ne felicxigus kaj la arabajn kaj la 
malajajn amasojn?

Drusxbe

Bernhard 

Rispondere a