"Renato Corsetti" <[EMAIL PROTECTED]>
> Sergio, efektive estus tre bone klarigi kial ni (ankau' mi) opinias,
> ke surbaze de la unua parto de la 15-a regulo (obstine malatentante
> la duan), oni enkondukis amason da novaj radikoj, kiuj poste de la
> scienco migras al la komuna uzo.
Renato,
mi malbone komprenas vian demandon, probable pseuxdan, cxar vi delonge konas la
respondon. Jen kiun Jorge Camacho skribis jam en 1999:
"En Ekstremoj ne nur mi, sed ankaŭ Neves, Miguel Fernández kaj Liven Dek,
verkantaj same poezie kiel proze, ne aparte ŝparis neologismojn, t.e. vortojn
nefundamentajn kaj nezamenhofajn, de diversaj tipoj. Unue tiajn, kiajn eĉ
memproklamitaj “simplistoj” kiel Renato Corsetti akceptas sen kramfoj, spasmoj
kaj stertoroj. Temas pri konceptoj tutmonde konataj ('aidoso¬', 'ĵinso¬',
'nifo¬'), ofte novaj sed ne ĉiam (se 'mafio¬' kaj 'pico¬' estintus ne italaj,
sed francaj specialaĵoj, ili tutcerte ne mankus en PIV…). Parenteze, la devizo
de t.n. simplistoj efektive tre simplas: “mi aprobas nur tiujn neologismojn,
kiuj konvenas aŭ plaĉas al mi”. Temas pri kondensita varianto de la bona lingvo
kun laŭdire plej simpla leksiko kiel ideologia koagulilo. Mavajn neologismojn
ili anatemas imite la metodojn de la afganaj taliboj, krom se la koncerna
radiko venas el la japana, la tamazirta aŭ la ĉiapa, ĉar plia kaj tre moda
ingrediento de lingva simplismo estas la strebo al ia esperanto statistike
internacia. Diable, ĉi devojiĝon elde la temfadeno sendube kaŭzis la pucaj
picoj! ..."
// http://jorgecice.blogspot.com/2001/01/la-mava-lingvo-neologismoj-kaj.html
Sxajne li profetis vian novan proponon:
>
> Intertempe oni ne kurag'as apliki la 15-an regulon por enpreni la
> radikon "kitab-", kiu estas unu el la plej internaciaj.
>
Kaj jen la esenco de Jorge:
"Por mi esperanto havas sencon nur kiel lingvo de altkvalita komunikado.
Alivorte: nek lingveto nek lingvaĉo. Por komunikado rudimenta kun personoj
alilingvaj sufiĉas la angla, la franca, la hispana… Mi, kiel milionoj da aliaj
homoj (aŭ, neologisme, “kiel meg aliaj homoj”), uzadas ilin tiurole sen
kulposento kaj sen kompleksoj. Sed per esperanto mi celas komunikadon
altkvalitan ne nur verke kaj verse, ankaŭ parole kaj konverse, ne ian simplan
bazikon por peti akvoglason. Altkvalitan el la vidpunktoj de la komunikanto, de
la ricevanto kaj de la sendaĵo mem. En esperanto mi serĉas do lingvon riĉan,
esprimivan, kapablan je precizo kaj je preciozo, je koloroj kaj nuancoj. ..."
Aux en taliba simplismo: mil vort': mult' stult'.
Mave!
Bernhard