(mi antauxe pardonpetas se cxi mesagxo aperos plufoje.  mia 
retposxtilo balbutas, kaj mi ne cxiam scias, cxu mesagxo efektive 
sendigxis.)

jxeromo:
>  > ...  pri
>  > la kunesto de tri vortoformoj "insurekci" "insurekt" kaj
>  > "insurgent", vi bonvole turnos vin al la parolantoj de la lingvo

harri:
> Jes, kial vi ne turnu al la parolantoj de la lingvo kaj registru la
> efektivan lingvouzon. Kial, ekzemple, en REVO ne trovigxas la vorto
> "popollevigxo" (Guglo: 15800 trafoj, ekz. "la hungara popollevigxo de
> 1956")? Cxu tial, ke gxi ne estas "sxika" nova radiko?

mi provos fronti orde la akuzojn.  notu, ke mi ne respondos nome de 
vortaristoj gxenerale, sed nur pri mia propra, amatora agado.

revuloj ricevas per retposxto atentigojn nur pri novaj artikoloj. 
necesas viziti la pagxon "ktp" > "sxangxitaj artikoloj" por vidi 
ekzemple ke lastatempe mi:
- aldonis 7 radikojn
   (holoturi insurekt partner kabin rupi ehxinoderm ehxin)
   el kiuj 3 resendas al kunmetajxoj
   (holoturi kabin ehxin)
   kaj 1 resendas al pli ofta formo
   (insurekt)
- aldonis 8 derivajxojn kaj kunmetajxojn
   (malnepra nenifaro kampanji ecxa marerinaco markasxtano markukumo)
- en 17 lokoj prizorgis redaktajn aux tehxnikajn detalojn.

tio sxajnas al mi suficxe egalpeza.  sed se vi rigardas nur al la 
mesagxoj "novaj artikoloj" vi ricevas impreson, kvazaux mi aldonus 
sole radikojn.  tio malgxustas.

> ... Kiu
> zorgas pri sxipruino, sxiprompajxo aux sxippereo, ecx se ili fakte
> estas multe uzataj, sed estas grave registri "vrakon"....

mi volonte zorgos ankaux, kaj same pri la dekmiloj da radikoj kaj 
kunmetajxoj ankoraux ne registritaj.  sed vi vidas, ke en 13 tagoj mi 
registris nur 15, kaj samtempe aliaj kontribuantoj faris 16 redaktojn 
ne enkalkulante tradukojn.

 > Temas pri efektiva problemo en nia vortara
> tradicio  ...

vortaristoj ofte jugxas, ke evidentaj kunmetajxoj ne urgxe bezonas 
difinojn: "popolribelo" aux "popola ribelo", kiujn vi mencias 
cxi-sube, estas suficxe travideblaj, do homoj ne sercxos ilin en 
vortaro; "popollevigxo" estas malpli memkomprenebla (kaj pli uzata), 
do pli registrinda; "insurekcio" estas netravidebla, do homoj sercxos 
gxin en vortaroj.  (cetere, dank' al via atentigo, mi volonte sxangxos 
la difinon de "insurekcio" per referenco al iu el la menciitaj 
kunmetajxoj, pri kiuj mi simple ne pensis pli frue.)

cetere la problemon estigas ankaux tehxnikaj kondicxoj, kiel mi 
klarigos sube...

> ... Tre trafa, por diri la priparolatan
> "insurekcio", estus ekz. "popola ribelo", kiu havas preskaux nulan
> sxancon esti enmetita, dum "popollevigxo" aux "popolribelo" eble
> iomete kaptus atenton de vortaristo.

... jes, pli simple, ili eble kaptus la atenton de la literumilo de 
unired (bazita sur revo!), kiun mi ofte uzas por trovi novajxojn.  mi 
paralele ankaux notas vortojn laux miaj surpaperaj legadoj, sed tio 
kompare tre malrapidas.  eble, se mi spertigxos pri la lingvistikaj 
funkcioj de la redaktilo "esperantilo", gxi helpos al trovo de 
esprimoj kia "popola ribelo", kaj tio progresigos min en registro de 
kunmetoj aux esprimoj, kiuj sxvebas antaux mia nazo, sed kiujn mi ne 
rimarkas aux kredas jam registritaj.

> Jxeromo skribis, ke "insurekto" aperas en 165 retpagxoj (mi trovis
> 137, sed neniom gravas)... Mi supozas, ke li uzis Guglon.

mi uzis kukolon (http://tekstoj.nl/kukolo), kiu estas helpa fasado 
antaux guglo.

> El tiuj duono iel rilatas al Vikipedio, kiun
> oni nepre ne akceptu kiel fonton por ReVo

estus bedauxrinde.  vikipedio havas tre malkonstantan kvaliton enhavan 
kaj lingvan, sed gxi ankaux devigas homojn skribi pri temoj, kiujn ili 
kutime ne priparolas en la lingvo internacia, do gxi plurloke interese 
elprovas la lingvon.

> La reston de la interretaj "insurektoj" eblas studi sercxante Gugle
> pagxojn, kiuj havas la vortojn "insurekto" (+kaj +estas) sed enhavas
> nek la vorton "vikipedio", nek "diplomatique", nek "polskie". Mi
> trovis 24, el kiuj la plejmulto estas mistifikaj reklamproponaj kopioj
> de hazardaj esperantaj tekstoj.

restas tamen kelkaj nemistifikaj, sed efektive vi pravas, se oni 
malakceptas cxion el vikipedio, diplomatia mondo, pola radio, 
groups.yahoo.com/group/per-esperanto-politiko, miresperanto.narod.ru, 
www.skorupski.com, mas-eo.org, esperokatolika.org, tiam restas nenio...

> Guglo estas
> tiom malklara, nekomprenebla kaj senregula afero, iam kun klare eraraj
> rezultoj, kion pruvas interne kontrauxdiraj rezultoj. Sed sen pli
> bonaj studoj pri la fontoj kaj pri la ekzemplaj frazoj, REVO ne
> farigxu vortaro de ia ajn Interreta Dialekto de Esperanto.

... viaj supraj riprocxoj estas parte pravaj.  mi esperas, ke miaj 
klarigoj montras, ke mi laboras pli ekvilibre ol vi kredis, kaj iafoje 
malbone pro dispono de malmulta libertempo, malmultaj iloj aux simple 
pro mia propra amatoreco.  mi volonte atentas en cxi tiu listo, kiam 
oni proponas alternativajn vortojn por iuj nocioj.

la lastan argumenton kontraux "interreta dialekto" vi probable diris 
en la impeto.  gxi ne sxajnas al mi kredinda:
   - mankas cxia ajn studo pri la ekzisto de tia dialekto
   - multaj tekstoj atingeblaj en interreto paralele eldonigxis papere 
do neniel estas specifaj de gxi
   - interreto provizas frazojn de ordinaruloj, el kiuj oni ja devas 
forigi multajn mallertajxojn, sed kiuj kontrauxpezas la editoritan 
literaturon per fresxaj ekzemploj, do gxi estas tiuaspekte tre valora.

dankon pro viaj rimarkoj, kiuj instigis min esplori kaj pripensi.

jxeromo











Rispondere a