Je 11/26/07, Harri:

[...]

> Ni jam disponas bonajn literum-kontrolilojn por Esperanto. Ekz. en
> UniRed de Yury eblas uzi tian. Mi sxatus havi programon, vaste
> haveblan kaj utiligeblan, kiu kontrolus tekston por atentigi pri cxio,
> kio ne konsistas el oficialaj radikoj. Kompreneble, oni povus pli
> rafini la aferon por montri diversajn gradojn de oficialeco (F, 1oa,
> 2oa ktp; aux sen diferencigi la oa-ojn) aux limigi gxin al la Baza
> Radikaro Oficiala, aux ecx al iu el ties ofteco-kategorioj.

Antaŭ kelkaj jaroj mi havis similan ideon, kaj mi iel realigis ĝin en
mia literumilo por "ispell" (kiun ankaŭ UniRed uzas).  Mi realigis ĝin
en formo de du vortaroj: "eo" kaj "Esperanto".

La unua entenas nur la radikojn kiujn mi opinias uzindaj; sekve ĝi
plendas pri uzado de la radikoj kiujn mi opinias malutilaj kaj
evitindaj.  Ĉi tiun vortaron mi uzas en mia verkado.

La dua estas utila kiam mi kontrolas skanaĵon, kiam mi bezonas
kontroli la erarojn de aparato kaj devas akcepti tekston de alia
aŭtoro tia kia ĝi estas verkita.  Tian vortaron mi tenas kiel eble
plej vasta.

Ambaŭ vortarojn mi faras el unu sama fontaĵo, en kiu la radikoj estas
markitaj per ilia klaso (post "#"):

=       cisa            /AX     #mav
=       febla           /A      #mav
=       getto           /AO     #mav

Do, per speciala filtrilo eblas forfiltri la "mavajn" vortojn (aŭ
vortojn zoologiajn, ktp).

Tiujn principojn mi resumis en la dosiero "legu-min.l3", trovebla en
la distribuaĵo.  Jen kelkaj pecoj ĉi-rilataj:

------------------8<---------------
Por fari la kernon mi uzis la vortojn oficialajn, Fundamentajn kaj
komunlingvajn el PIV (mi elŝutis ĝin el la Nederlanda FTP-ejo). Tio
evidentiĝis ne tute taŭga, ĉar multaj oftaj vortoj, ekz-e

   agnoski
   elektrono
   generi
   grafiko
   ideologio  (ĵus oficialigita, sed ankoraŭ neoficiala dumverkade)
   intonacio
   kodo       (ĵus oficialigita)
   lasero
   mesaĝo     (ĵus oficialigita)
   nocio
   ŝalti      (ĵus oficialigita)
   taksio
   testo

estas neoficialaj, dum inter la oficialaj abundas balasto kaj tre
specialaj terminoj ĥemiaj, medicinaj kaj biologiaj, kiujn oni normale
metus en specialajn vortarojn; ekz-e

   eminenca
   onobriko
   stofo

Tiel en la vortaroj aperas danĝeraj paronimoj:

   cerambiko --- ceramiko
   preĝrado (por ebligi kontrolon de pli ofta "preĝado")
   enstaligi --- instali
   kok/eto --- koket(ulin)o
   morfio (izomorfio, homomorfio) --- morfino

ktp. Mi provis forigi tiajn specialajn vortojn el la komuna kerno, sed
tio estas ankoraŭ ne finfarita.

Krome, mi ŝanĝis karakterizaĵojn de kelkaj vortoj:

   "Volonti" por mi estas verbo netransira;
   "Rajti" por mi ne formas pasivon (?rajtata...).

--
Sergio

Rispondere a