Yury Finkel kirjoitti: > Ne mi parolis pri serĉilo. Mia revo estis tia: al ĉiu radikvorto > atribui "klason de ofteco" (A,B,C...) kaj indiki ĝin en ĉiu vortara > artikolo. (Aldone oni povus aranĝi filtrilon por montri nur artikolojn > el klasoj A, A+B, A+B+C ktp laŭ elekto). ...
La diskutoj sub la titolo "insurekto" farigxas tre interesaj, mi baldaux postulos tujan oficialigon de tiom fruktodona radiko. Vi jam ricevis respondon pri BRO, kiu sxajnas plenumi viajn dezirojn, kaj mi vidis ankaux aliajn listojn. Cxar cxeestas kompetentaj specialistoj pri komputado, mi volas aldoni demandon kaj proponon. Ni jam disponas bonajn literum-kontrolilojn por Esperanto. Ekz. en UniRed de Yury eblas uzi tian. Mi sxatus havi programon, vaste haveblan kaj utiligeblan, kiu kontrolus tekston por atentigi pri cxio, kio ne konsistas el oficialaj radikoj. Kompreneble, oni povus pli rafini la aferon por montri diversajn gradojn de oficialeco (F, 1oa, 2oa ktp; aux sen diferencigi la oa-ojn) aux limigi gxin al la Baza Radikaro Oficiala, aux ecx al iu el ties ofteco-kategorioj. Tia laborilo povus esti tre utila kaj lerniga por verkanto, sendepende de tio, cxu sxi aux li decidas siajn vortojn iel limigi. Apartan utilon gxi havus por verkado de teksto kun speciala, instrucele facila karaktero, sed mi taksas gxin profitiga ankaux por auxtoro de plenvalora belliteratura teksto. Eble la plej bone gxi servua al homo, kiu plu lernadas la lingvon kaj ne jam scias cxu vorto fontas nur el falsa apliko de la 15-a regulo, cxu okazis nur senpensa prunto de nacilingvajxo, aux cxu temas pri nedubeble klasika esperantajxo. > Do, la ĉefa malfacilaĵo estas kompilo de tia aŭtoritata listo; mi > mem opinias min nekompetenta pri tio. Ideale estus, se tian liston > kompilus la Akademio aŭ alia aŭtoritata komisiono Mi nepre sxatas la ideon, ke tian ilon realigu iu alia ol la kompilinto de la listo. Tial sin proponas gxuste la Akademiaj listoj (OA, BRO), kvankam ni cxiuj certe malsamopinias pri detaletoj. La ideon mi ekhavis (kaj gxin proponis iu alia, sed mi ne memoras kiu) dum la ILEI-konferenco en Japanujo, sed mi ne tiom pripensis gxin tie. Ju pli mi cerbumas la aferon, des pli mi vidas utilojn en gxi. Por esti maksimume helpa, gxi estu facile agordebla por diversaj komputaj cxirkauxajxoj (operaciaj sistemoj kaj programoj). Cxu ne tio estus nur praktike plibonigita versio de kontroliloj, kiujn ni jam havas? Cxi tio iom similas al la ideo de sintakso-kontroliloj por formalaj lingvoj (ekz. por html aux xml), sed tiun analogecon mi ne tre sxatas, cxar Esperanto apenaux estas formala lingvo. Cxi tiu afero eble ne bone sidas en la listo "revuloj", laux ties malvasta difino, sed eble gxi tamen tauxgas al veraj revuloj. La proponon eble oni jam plurfoje faris, ecx povas esti, ke ie jam sin kasxas tia kontrolilo, sed mi ne scias. Amike -- Harri
