Sergio:

> Antaŭ kelkaj jaroj mi havis similan ideon, kaj mi iel realigis ĝin en
> mia literumilo por "ispell" (kiun ankaŭ UniRed uzas). Mi realigis ĝin
> en formo de du vortaroj: "eo" kaj "Esperanto".

Tre bone, dankon por la klarigo, do jam ekzistas komenco. Mi volas plu 
akcenti, ke estus grave utiligi oficialajn, publikajn listojn. Plej 
bone en tio servus la OA-oj kaj BRO. Ties uzo versxajne utile efikus 
ankaux tiuvoje, ke la laboro de la Akademio trovus tre konkretan 
aplikon, kaj konsciigxo pri gxia influpovo povus nur pozitive efiki la 
prilaboran agadon de la akademianoj. Eble tuj, eble nur post jaroj.

-- 
Harri

Rispondere a