De: "Bertilo Wennergren" <[EMAIL PROTECTED]>

> Fernando Maia Jr skribis:
>
>> Unu el miaj studo-fontoj estis la Fundamento. Tiu verko sxajnigis al mi, 
>> ke
>> ni devas akordi certajn vortojn. Ekz-e ni devas akordi adjektivoj kaj
>> substantivoj laux la nombro (bela knabo, belaj knaboj). Same por la 
>> sekso.
>> Jen kelkaj ekzemploj, kiun mi jxus trovis en la Fundamento:
>
>> - Li estas knabo, kaj ŝi estas knabino.
>> - Virino, kiu kuracas, estas kuracistino.
>
> Indas rimarki la jenan Fundamentan ekzemplon:
>
>   La malfeliĉa infano rakontis al ŝi naive ĉion, kio okazis al ŝi,
>   kaj, dum ŝi parolis, elfalis el ŝia buŝo multego da diamantoj.
>
> Tie ne aperas "infanino", sed "infano", kvankam temas pri knabino.

Jes tiel. Ne sxangxas la aferon, ke oni jen kaj jen trovas kontrauxan 
ekzemplon en la literaturo pro iuj stilaj efikoj:

"La [kvar] infanoj [knaboj kaj knabinoj], kiuj nomis min 'onklo Vik', ne 
volis ke mi iru. ... Precipe mi sxatis Jolanda, kiu estis okjara *infanino* 
kaj estis tiu, kiu havis lokon sur mia genuo. Sxi seriozmiene demandis, kial 
mi devas foriri ..."

Cezaro Rossetti, Kredu min Sinjorino!, HdE s.j., p. 182, 1a par.

Bernhard 

Rispondere a