> Ni ĉiuj akordas ke unu grupo de substantivaj radikoj (la grupo de > "patr-", ktp.) ĉiam bezonas la sufikso "-in-" kiam temas pri virino. Ni > ĉiuj akordas, ke alia grupo (la grupo de "hom-", ktp.) ne bezonas ĝin, kaj > akceptas ĝin nur en specifaj kuntekstoj.
Eble vi akordas, sed ne ĉiuj esperantistoj akordas. Mi, ekzemple, ne akordas. Ĉu ne la plej zamenhofa strategio por esplori eblajn novajn dirkielojn estus provi ilin, anstataŭ debati ilin? Ekzemple: Miaj patroj iĝis amikoj universitate. Ili edziĝis, naskis du filojn kaj poste eksedziĝis. Kun siaj duaj edzoj ili naskis po unu kroman filon. Kvankam tradicie la patriĉoj laboris eksterdome kaj la patrinoj dome, la miaj ambaŭ profesie laboris; do mi facile ekkomprenis la naturan egalon de la seksanaroj. Tion krome faciligas la progreso socia. Tamen, tiu progreso jam malnovas. Ekzemple, Kleopatro estis reĝo de antikva Egipto; li ankaŭ studis la internaciajn rilatojn kaj la filozofion. Li inis.
