Je 2/14/08, Russ:
> 2008/2/14 Sergio Pokrovskij:

>>  La viroj rajtas edzigxi, kaj la virinoj rajtas edzinigxi.  Kaj
>>  tioj estas du malsamaj rajtoj -- ecx se en iuj lingvoj la du
>>  aferoj estas konfuzataj.  Ecx anglalingve la rajto de viroj
>>  edzinigxi restas afero de debato.

> Se tio aludas la debaton pri samseksaj amparoj, neniu viro (laux mia
> scio) volas rajton edzinigxi, sed rajton edzigxi kun alia viro (kaj
> simile estas virinoj kiuj volas rajton edzinigxi kun alia virino).

Mi vidis en iuj samseksaj gejedzigxoj unu el la partoprenantoj vestita
fiancxine, kaj la alian, fiancxe.  Cxe aliaj ambaux (aux pli multaj)
estas vestitaj sammaniere.  Sxajnas ke iam la roloj estas fiksitaj,
kaj iam intersxangxataj.

> Kiu sxajnas suficxe lingve senca laux mi.

Mi supozas, ke la verkintoj de la Deklaracio ne celis samseksajn
matrimoniojn, sed laux via interpreto gxi sekvas el la teksto.  Do,
tutsimple gxia originala lingvo estas nesuficxe preciza por fari
jurajn dokumentojn.

>> Tio estas kiel aserti ke la dungato kaj la dunganto havas egalajn
>> rajtojn, kaj postuli ke "dungi" estu egale la ago de la dunganto
>> kaj de la dungato.  Ruslingve la du agoj estas nomataj malsame --
>> kaj prave tiel.

> Prave laux kiu vidpunkto?  Por vi, ili malsamas sed por aliaj ne.

Tial gravas ke la legxo ne lasu dubon, kion gxi postulas.  Cxu gxi
rajtigas eksviran transseksulon edzinigxi (kaj adopti infanojn ktp)?

> Por mi estas evidenta malsimetrio inter dunganto kaj dungato (la dua
> laboras por la unua kaj devas sekvi ordonojn de la unua; la rilato
> bazigxas en komerca neceso anstataux libera elekto baze de amo; la
> dunganto havas la oficialan potencon en la arangxo; la dunganto ofte
> havas plurajn dungatojn sed ne renverse; ktp), sed ne estas tia
> evidenta malsimetrio inter edzo kaj edzino (aux eventuale edzo kaj
> edzo, aux edzino kaj edzino).

Kaj por mi estas evidenta malsimetrio inter edzo kaj edzino, cxar la
familiaj, la biologiaj roloj de patro kaj patrino ja estas malsamaj.
La patro ne gravedigxas, ne naskas kaj ne mamnutras la infanojn.  La
diferenco estas pli profunda ol inter mi kaj mia estro.

Ankaux la legxoj gxenerale vidas tie pli fundamentan diferencon, cxar
en granda plimulto da sxtatoj samseksaj matrimonioj estas
malpermesitaj -- dum tute male, oni malpermesas seksan diskriminacion
cxe dungado.  Tio do ne estas loka apartajxo de mia lingvo, tio estas
tutmonda distingo jura (rilate kiun tamen la okcidentaj lingvoj estas
neadekvataj).

> Por multaj homoj, (ge)edzeco pli similas al bonega proksima
> (ge)amikeco (do simetrias) kaj ne al dungeco.

Kaj por multaj la laboro estas la centro de ilia amikaj rilatoj.  La
devoj de dunganto rilate al malsana dungato ne malsimilas la devon de
edzo rilate al la malsana aux graveda edzino; ktp.

--
Sergio

Rispondere a