>
> > Tia reformo estas tiom drasta, ke gxi naskos alian
> > lingvon - tio estas de longe klarega afero, cxar Ido estas gxuste tio.
>
> Strange, ke iuj sentas tioman danĝeron pro ies dirkieloj. Ĉu Esperanto ne
> plu
> bonvenigas la anojn de ĉiuj kredoj? Se ies religio malpermesas ke oni
> vortigu
> la ideon "Dio" aŭ "morti", ĉu vi tamen insistas ke tiu tion diru? Se mia
> kredaro malpermesas ke mi parolu pri inoj kaj iĉoj malparalele, ĉu vi
> rifuzas
> mian elekton uzi la rimedojn de Esperanto por laŭi tiun kredaron? Estante
> eta
> malplimulto, ĉu la esperantistaro ne toleras milplimultojn inter si?


Pool, ne miskomprenu... En tiu diskuto ni ne parolas simple pri la dirkielo.
Vi devus atente legi la antauxajn mesagxojn. Nia kara s-ano Teodoro volonte
ripetas kelkajn cxeftemojn de tiu diskuto, kaj mi same agos: ni cxiuj
akordas, ke cxiuj ajn rajtas paroli en iu ajn lingvo, kiel ajn tiu
volas. Kvankam tiu konsideru la eblon esti miskomprenata, tio vere ne
gravas, cxar li aux sxi estas vere libera por tiel paroli. ***Tamen*** tiu
kvazaux individua maniero paroli ne rajtas igxi ***formala lingvo*** nur pro
gxia ekzisteco.

Mi jam diris en antauxa mesagxo, ke mi sincere sxatas cxiujn provojn kaj
sugestojn reformi la lingvon. Mi fojfoje babilas kun kelkaj e-istoj, kiuj
uzas tiujn reformismajn elementojn. Mi klopodas kompreni ilin, sed mi
senprobleme akceptas, ke ili (la elementoj) ne apartenas al la formala
lingvo.

Se ekzistus tia religio sugestita de vi, evidente la plimulto akceptus
gxiajn tradiciojn, sed pli evidente tiaj tradicioj certe ne igxus parto de
la formala lingvo.

Tio estas, kion ni vere diskutas cxi tie. Ne temas pri timo antaux tiom da
eblajxojn permesataj de E-o aux pri tio, ke oni opinias dangxeraj tiujn
eblajxojn. Temas pri la volo fari tiujn eblajxojn parton de formala lingvo.

Mi akceptas, kiel formalan lingvon, la evidentan, klaran Esperanton de
majstroj, kiaj Z., Auld, Piron k.a. Mi ne klopodas sxangxi tion nur pro tio,
ke mia lingvo havas aliajn ecojn aux pro tio, ke mi ne akordas kun ia econ
de ilia Esperanto. Mi ne volas enkonduki en Esperanton ian "ivi", ian "isxi"
nur pro tio, ke la portugala havas similajxojn. La ceteron tamen, tiujn
elementojn neformalajn, mi tute akceptas ilin kiel parton de neformalan
lingvon. Mi ne volas vidis ilin en gravaj vortaroj (ene de la difinoj),
enciklopedioj, sciencaj verkoj. Tamen en literaturo, beletro aux ecx en la
cxiutaga lingvo, kial ne? Precipe kun neformalaj celoj. Junuloj, kiel mi,
ofte uzas slangojn kaj ecx sxatas ilin uzi. Sed geologoj, kiel mi, nepre
interkomunikas per formala lingvo, cxar scienco petas tion.

Mi esperas, ke vi komprenos. Mi ne batalas pro io grava, cxefe en la
lingvistika kampo, kiun mi ne regas. Tamen kelkaj argumentoj aperintaj cxi
tie (kaj volantaj sxangxi la formalan lingvon) tute ne min konvinkas.

Mi tamen haltos diskuti pri tiu temo, se gxi vundos nian kolegecon. Tiu
kompreneble estas pli grava ol tiuj detaloj.

F.

Rispondere a