2008/2/14 Sergio Pokrovskij <[EMAIL PROTECTED]>:
>  La viroj rajtas edzigxi, kaj la virinoj rajtas edzinigxi.  Kaj tioj
>  estas du malsamaj rajtoj -- ecx se en iuj lingvoj la du aferoj estas
>  konfuzataj.  Ecx anglalingve la rajto de viroj edzinigxi restas afero
>  de debato.

Se tio aludas la debaton pri samseksaj amparoj, neniu viro (laux mia
scio) volas rajton edzinigxi, sed rajton edzigxi kun alia viro (kaj
simile estas virinoj kiuj volas rajton edzinigxi kun alia virino).
Kiu sxajnas suficxe lingve senca laux mi.

> Tio estas kiel aserti ke la dungato kaj
> la dunganto havas egalajn rajtojn, kaj postuli ke "dungi" estu egale
> la ago de la dunganto kaj de la dungato.
> Ruslingve la du agoj estas nomataj malsame -- kaj prave tiel.

Prave laux kiu vidpunkto?  Por vi, ili malsamas sed por aliaj ne.  Por
mi estas evidenta malsimetrio inter dunganto kaj dungato (la dua
laboras por la unua kaj devas sekvi ordonojn de la unua; la rilato
bazigxas en komerca neceso anstataux libera elekto baze de amo; la
dunganto havas la oficialan potencon en la arangxo; la dunganto ofte
havas plurajn dungatojn sed ne renverse; ktp), sed ne estas tia
evidenta malsimetrio inter edzo kaj edzino (aux eventuale edzo kaj
edzo, aux edzino kaj edzino).  Por multaj homoj, (ge)edzeco pli
similas al bonega proksima (ge)amikeco (do simetrias) kaj ne al
dungeco.

amike
russ

Rispondere a