>  > Ni ĉiuj akordas ke unu grupo de substantivaj radikoj (la grupo de
>  > "patr-", ktp.) ĉiam bezonas la sufikso "-in-" kiam temas pri virino. Ni
>  > ĉiuj akordas, ke alia grupo (la grupo de "hom-", ktp.) ne bezonas 
> ĝin, kaj
>  > akceptas ĝin nur en specifaj kuntekstoj.
> 
> Eble vi akordas, sed ne ĉiuj esperantistoj akordas. Mi, ekzemple, ne 
> akordas.

Mi ne komprenas, kun kio ekzakte vi malakordas.

Ĉu vi diras ke efektive ne estas nepre uzi "patrino" kiam temas pri virino?

Aŭ ĉu vi diras ke efektive ja estas nepre uzi "homino" kiam temas pri 
virino?

> Ĉu ne la plej zamenhofa strategio por esplori eblajn novajn dirkielojn estus
> provi ilin, anstataŭ debati ilin?
> 
> Ekzemple:
> 
> Miaj patroj iĝis amikoj universitate. Ili edziĝis, naskis du filojn kaj 
> poste
> eksedziĝis. Kun siaj duaj edzoj ili naskis po unu kroman filon. Kvankam
> tradicie la patriĉoj laboris eksterdome kaj la patrinoj dome, la miaj ambaŭ
> profesie laboris; do mi facile ekkomprenis la naturan egalon de la 
> seksanaroj.
> Tion krome faciligas la progreso socia. Tamen, tiu progreso jam malnovas.
> Ekzemple, Kleopatro estis reĝo de antikva Egipto; li ankaŭ studis la
> internaciajn rilatojn kaj la filozofion. Li inis.

Estas vere, ke Zamenhof provis Esperanto antaŭ ol li prezentis ĝin al la 
mondo. Sed poste la parolantaro ĉiam malakceptis reformproponojn tiel 
drastajn kiel la viaj. Uzi "patro" kaj "li" anstataŭ "patrino" kaj "ŝi" 
kiam temas pri virino simple estas tro drasta.

Eble iam, la uzado de "patr-" kaj "li" tiel ŝanĝos, ke via ekzemplo 
estos akceptita kiel bona Esperanto. Sed tia ŝanĝo nepre okazos malrapidege.

Rispondere a