> Tia reformo estas tiom drasta, ke gxi naskos alian
> lingvon - tio estas de longe klarega afero, cxar Ido estas gxuste tio.

Strange, ke iuj sentas tioman danĝeron pro ies dirkieloj. Ĉu Esperanto ne plu
bonvenigas la anojn de ĉiuj kredoj? Se ies religio malpermesas ke oni vortigu
la ideon "Dio" aŭ "morti", ĉu vi tamen insistas ke tiu tion diru? Se mia
kredaro malpermesas ke mi parolu pri inoj kaj iĉoj malparalele, ĉu vi rifuzas
mian elekton uzi la rimedojn de Esperanto por laŭi tiun kredaron? Estante eta
malplimulto, ĉu la esperantistaro ne toleras milplimultojn inter si?

>>> Ni ĉiuj akordas ke unu grupo de substantivaj radikoj (la grupo de
>>> "patr-", ktp.) ĉiam bezonas la sufikso "-in-" kiam temas pri virino. Ni
>>> ĉiuj akordas, ke alia grupo (la grupo de "hom-", ktp.) ne bezonas
>> ĝin, kaj
>>> akceptas ĝin nur en specifaj kuntekstoj.
>>
>> Eble vi akordas, sed ne ĉiuj esperantistoj akordas. Mi, ekzemple, ne
>> akordas.
>
> Mi ne komprenas, kun kio ekzakte vi malakordas.

Kun la aserto, ke "unu grupo de substantivaj radikoj (la grupo de "patr-",
ktp.) ĉiam bezonas la sufikson "in-" kiam temas pri virino.

> Ĉu vi diras ke efektive ne estas nepre uzi "patrino" kiam temas pri virino?

Ĝuste. Sed mi tiel ecigas nur mian meman esprimregularon. Mi ne diras al aliaj
ke ili devas laŭi tiun saman regulon.

Memoru ankaŭ ke fakte ne ekzistas plena kohero ĉe la sekspriaj normoj.
Ekzemple, ReVo diras ke "edziĝi" signifas "iĝi edzo" kaj "edziniĝi" signifas
"iĝi edzino". Sed la oficiala traduko de Artikolo 16 (1) de la Universala
Deklaracio de Homaj Rajtoj diras "Plenaĝaj viroj kaj virinoj, sen ia ajn
limigo pro raso, nacieco aŭ religio, rajtas edziĝi kaj fondi familion", do
uzante "edziĝi" ĝuste kiel mi ĝin uzas. Do, ReVo malrespektas tiun oficialan
tradukon, ĉu ne?

Krom tio, klaras ke por iuj "doktoro" nepre iĉas, dum por aliaj "doktoro"
povas iĉi aŭ ini. Do, komuniki per Esperanto jam postulas toleron por la
ekzisto de diversaj dirkieloj kaj la volonton iom labori por konstati la
regulojn laŭatajn far diversaj dirantoj.

> Aŭ ĉu vi diras ke efektive ja estas nepre uzi "homino" kiam temas pri
> virino?

Ne, mi sentas la endon uzi "in" nur kiam mi deziras sciigi ke iu inas.

> Estas vere, ke Zamenhof provis Esperanto antaŭ ol li prezentis ĝin al la
> mondo. Sed poste la parolantaro ĉiam malakceptis reformproponojn tiel drastajn
> kiel la viaj.

Bone, sed ĉu ili ankaŭ malakceptas la homojn kiuj elektas uzi Esperanton laŭ
siaj memaj kredoj?

> Uzi "patro" kaj "li" anstataŭ "patrino" kaj "ŝi" kiam temas pri
> virino simple estas tro drasta.

Ĉu ne ĉiu rajtas tion por si decidi?

> Eble iam, la uzado de "patr-" kaj "li" tiel ŝanĝos, ke via ekzemplo
> estos akceptita kiel bona Esperanto. Sed tia ŝanĝo nepre okazos malrapidege.

Iuj jam akceptas tion kiel bonan Esperanton. Do, pli ĝuste oni prognozu pri la
kiomo da akceptantoj, ĉu ne?

Rispondere a