--- Jonathan Pool:
[...]
>>> Sed la oficiala traduko de Artikolo 16 (1) de la Universala
>>> Deklaracio de Homaj Rajtoj diras "Plenagxaj viroj kaj virinoj, sen
>>> ia ajn limigo pro raso, nacieco aux religio, rajtas edzigxi kaj
>>> fondi familion", do uzante "edzigxi" gxuste kiel mi gxin uzas. Do,
>>> ReVo malrespektas tiun oficialan tradukon, cxu ne?
>> Eble la traduko devis esti "geedzigxi".
> Eble la gxusta traduko lauxas la signifon. Supozu ke la intenco
> estis agnoski rajton de cxiuj homoj, cxu ili icxas cxu ili inas.
Estas ia jurista absurdeco en la vidpunkto ke la du geedzigxantaj
partioj faras identajn agojn. Tio estas kiel aserti ke la dungato kaj
la dunganto havas egalajn rajtojn, kaj postuli ke "dungi" estu egale
la ago de la dunganto kaj de la dungato.
Ruslingve la du agoj estas nomataj malsame -- kaj prave tiel. Mi ne
volas esplori la koncernan dokumenton, sed mi certas, ke la solvo
estas diri, ke koncernaj personoj rajtas "kontrakti geedzecon", "fari
matrimonion" (zakljucxitj brak).
> Cxu gxi do diru ke viricxoj rajtas geedzigxi kaj virinoj rajtas
> geedzigxi?
La viroj rajtas edzigxi, kaj la virinoj rajtas edzinigxi. Kaj tioj
estas du malsamaj rajtoj -- ecx se en iuj lingvoj la du aferoj estas
konfuzataj. Ecx anglalingve la rajto de viroj edzinigxi restas afero
de debato.
--
Sergio
____________________________________________________________________________________
Be a better friend, newshound, and
know-it-all with Yahoo! Mobile. Try it now.
http://mobile.yahoo.com/;_ylt=Ahu06i62sR8HDtDypao8Wcj9tAcJ