Je 2/16/08, Russ:

[...]

> Specife en yahoogroups-grupoj, cxi tio estas dauxra problemo (ne nur
> por mi).

Cxar yahoo ne tauxgas ekster la okcidenta mondo.  Gxi simple ignoras
la ekziston de aliaj skriboj, krom la okcident-euxropaj.  Uzu Guglon,
kaj vi vidos la cxapelojn.

> Mi abonas suficxe multajn yahoogroup-ojn ke preskaux cxiun semajnon
> ie iu diskutas tion, ke fojfoje Unikodo ne bone funkcias, kaj kiel
> ripari gxin, bla-bla-bla.

Ne Unikodo ne funkcias, sed Yahoo estas arkaika fusxprodukto el la
kaverna epoko.

> Miasperte la sola fidinda solvo estas: ne uzu Unikodon en
> retposxtlistoj.

Pli simpla solvo estas bojkoti Yahoo-on kaj uzi servon pli modernan
kaj pli internacian.

--
Sergio

Rispondere a