> Mi pensas ke la kriterio devus esti la semantika signifo de la > vorto.
Jes. Sed inter ni restas diferenco: mi konsideras la vorton "amiko" kiel la vortojn kiuj priskribas familiajn rilatojn kaj vi ne. Kial? Via supozo ke nia cxiutaga lingvo estas la kauxzo de nia maniero reagi al la vorto "amiko" estas interesa, tamen miakaze mi dubas tion. Mi klare distingas miajn amikojn virajn de la inaj kaj la rilatoj kun la viraj amikoj ne estas samaj kun la inaj amikoj: viroj estas viroj kaj virinoj estas virinoj. La diferenco kiun mi faras inter amiko kaj amikino estas samesenca (sam-esenca kaj same-senca) kiel inter patro kaj patrino, frato kaj fratino, avo kaj avino, onklo kaj onklino. Pro tio mi supozis ke iu forta privata rilato rolas dum vi supozas ke nur la influo de nia cxiutaga lingvo rolas. Atendinde estas ke mi ne diris ke inverse, kiam oni vortigas genre, cxiam estas forta privata rilato. Nur provis mi analizi kial por mi "amiko" sonas tiel ke mi bezonas diri "amikino" temante pri bone konata individua persono virina. Plie, por eviti konfuzojn, estas facile diri "amiko" por la viraj kaj "amikino" por la inaj, cxu ne? Estas interese sercxi gugle "koramiko" kaj "koramikino" kaj observi ke jam cxe la junulaj esperantistoj oni klare distingas "amiko" de "amikino" tute ne pro influo de la cxiutaga lingvo sed pro la fakto la vortoj esprimas fortan privatan rilaton. Mireja
