Mireja: > Ho ve! "panjo" estas la plej bela vorto de la lingvo "Esperanto" ... > Tiom bela kiel mia franca "maman". >
Same al miaj oreloj! Kvankam miaj infanoj foje eligas la portugalan "mamãe", ili sxajne cxiam pli vigle vokas "paaaaaanjo"! Kaj mi imitas ilin, adaptante la saman tradician brazilan sistemon, laux kiu patro nomas sian edzinon "patrino" aux "panjo" kaj la patrino simetrie faras. Mi pli ofte vokas mian edzinon "panjo" ol per sxia antauxnomo. Artefarite nuligi la sistemon "patro" <-> "patrino" estas revenigi nin al la 1890-aj jaroj, tempo de ankoraux burgxonanta E-parolantaro kaj reformemo... aux eble pli precize: provi revenigi nin al 1907?! Amike, =james=
