Corobu wrote: > > > > Mi pensas ke la kriterio devus esti la semantika signifo de la > > vorto. > > Jes. Sed inter ni restas diferenco: mi konsideras la vorton "amiko" > kiel la vortojn kiuj priskribas familiajn rilatojn kaj vi ne. > Kial?
Vi miskomprenis min. Mi tute ne uzas la kriterion de topi de rilato, sed tiun de semantika signifo. Mi ne vidas kialon por esence distingi inter viramikoj kaj amikinoj. Sed se mi pormomente uzas vian kriterion, mi dirus ke por mi, la malsamo inter niaj vidpunktoj estas ke miaj rilatoj je viramikoj ne estas esence malsamaj ol miaj rilatoj je amikinoj, krom gxuste tiel, kiel miaj rilatoj je viroj estas malsamaj ol miaj rilatoj je virinoj. Alidirite, la malsamo en mia traktado de viramikoj kontraux tiu de amikinoj estas precize la sama malsamo kiel, ekzemple, en mia traktado de virinstruistoj kontraux instruistinoj. Do gxuste en tiaj aferoj, je kiuj estas socie kutime trakti virojn kaj virinojn malsame. Kiam temas pri du personoj por kiuj mi sentas la saman nivelon de amikeco, mi traktas ilin same malgraux iliaj seksoj. (Denove, escepte je sociaj kutimoj pri rilatoj inter viroj kaj virinoj.) Mi tamen konstatas, ke miaj plej bonaj amikoj ekster mia familio estas samgenraj kiel mi (t.e., viroj). Sed mi pensas tio estas nur rezulto de la simileco de niaj personecoj. (Kaj tiu simileco certe parte rezultigxas de tio, ke ni estas cxiuj viroj.) > Estas interese sercxi gugle "koramiko" kaj "koramikino" kaj observi ke > jam cxe la junulaj esperantistoj oni klare distingas "amiko" de > "amikino" tute ne pro influo de la cxiutaga lingvo sed pro la fakto la > vortoj esprimas fortan privatan rilaton. Laux la vidpunkto de via kriterio, la rilato inter persono kaj ties koramiko aux koramikino estas multe pli proksima ol tio, inter ordinaraj amikoj. Revenante al mia vidpunkto (tiu de semantika malsamo), mi dirus ke ja estas esenca malsamo inter la vortoj. Kiel viro (aux almenaux ne-geja viro), mi tute ne povas havi koramikon. Sed mi ja povas havi koramikinon (kvankam mia edzino tute ne sxatus tion). Denove, por mi la demando ne estas "Cxu inter mi kaj tiu persono estas forta familia rilato?", sed gxi estas "Cxu estas io esenca al la signifo de la radiko kiu devigas distingon inter viro kaj virino?" Por mi, je "amik-", ne estas tia deviga kialo por distingo. Kaj mi pensas ke la plej forta faktoro en nia mensa proceso pri tiu demando estas tio, kiel nia cxiutaga lingvo traktas la vorton. Cxu vi konas lingvon kiu ne havas malsamajn vortojn por "koramiko" kaj "koramikino"? Mi ne konas tian lingvon, kaj mi ne vidas malsamajn opiniojn pri la neceso genre distingi inter ili en Esperanto. Sed mi ja konas kaj lingvojn kiuj distingas inter "viramiko" kaj "amikino", kaj lingvojn kiuj ne distingas. Kaj je tiu punkto ja estas malsamaj opinioj inter la parolantaro de Esperanto. > Plie, por eviti konfuzojn, estas facile diri "amiko" por la viraj kaj > "amikino" por la inaj, cxu ne? Se mi vere volus eviti konfuzon, mi dirus "viramiko" kaj "amikino", kaj tute forlasus la eventuale ambiguan "amiko". Kaj tion mi faras, kiam mi konsideras la sekson de la persono grava en la kunteksto de la parolo.
