>> Mireja: >> Ho ve! "panjo" estas la plej bela vorto de la lingvo "Esperanto" ... >> Tiom bela kiel mia franca "maman".
> Same al miaj oreloj! Kvankam miaj infanoj foje eligas > la portugalan "mamãe", ili sxajne cxiam pli vigle vokas > "paaaaaanjo"! Kaj mi imitas ilin, adaptante la saman > tradician brazilan sistemon, laux kiu patro nomas > sian edzinon "patrino" aux "panjo" kaj la patrino simetrie > faras. Mi pli ofte vokas mian edzinon "panjo" ol per > sxia antauxnomo. [...] > =james= Interese. Ankaŭ mi ne kutimas voki mian edzon per lia persona nomo (antaŭnomo). Nur escepte mi faras: kiam li estas en la kelo, la ĝardeno aŭ en la etaĝo kaj iu telefonvokas lin. Mi ĉiam vokis lin "papa" kaj eĉ nun kiam niaj gefiloj ne plu vivas kun ni, mi ofte uzas "papa". Somere estas kun ni du nepinoj do mi vokas lin "pépé" kaj li vokas min "nanie". Pli komplike estas kiam estas kun ni kaj la nepinoj kaj la gefiloj ĉar senpripense mi povas diri "papa" aŭ "pépé", depende al kiu mi parolas aŭ antaŭ kiu mi vokas. Do la nepinoj kiuj ne ankoraŭ bone komprenis la familiajn interajn rilatojn povus miri pro mia "papa"...Sed la infanoj mirige adaptiĝas al diversaj situacioj, sen miri pro niaj lingvaj strangaĵoj... En mia familio mi estas la sola kiu lernis Esperanton do mi povas diri nek "paĉjo" nek "avĉjo". Mireja
