>>> Mi pensas ke la kriterio devus esti la semantika signifo de la
>>> vorto.
 
>> Jes. Sed inter ni restas diferenco: mi konsideras la vorton "amiko"
>> kiel la vortojn kiuj priskribas familiajn rilatojn kaj vi ne.
>> Kial?
 
> Vi miskomprenis min.

Ne. 

Vi ne komprenas ke mi traktas la vorton "amiko" kiel mi traktas la
vortojn "patro", "filo" ktp, do kelkajn tre precizajn vortojn kiuj
priskribas fortajn privatajn rilatojn: por mi ili reprezentas virojn.

Normale estas cxar mi komprenis ke vi traktas la vorton "amiko" kiel
vi traktas la vorton "instruisto".

Sxajnas ke la problemo situas en la maniero koncepti amikecon.
Interese estas scii kio do estas amikeco?

Por mi amiko aux amikino estas multe pli ol simpla kamarado.
Rimarkinde estas ke nur la veraj amikoj ne fugxas kiam malbona sorto
onin batas. Ke la tempo ne difektas amikecon, tute male...ke amikeco
kaj fideleco iras pare. En amikeco ne estas seksaj rilatoj kvankam oni
diferencigas amikon kaj amikinon.

Amikeco por mi estas rilato kiu dauxras inter du personoj, same forta
kaj malfacile priskribebla kiel la rilatoj familiaj sed ili ne estas
familiaj. Ofte okazas ke nur hazarde dum onia vivo oni renkontas amikecon.
Mireja nun opinias ke por dauxrigi la diskuton pri amiko/amikeco
necesas ke oni klarigu kio estas amikeco.
 

Rispondere a