2008/2/15 Corobu <[EMAIL PROTECTED]>: > Krible kaj krable! > Kial foje la supersignoj restas kaj foje forflugas?
Cxar multaj homoj dauxre provas uzi cxapelitajn literojn en retposxto, spite tion ke tio ofte ne funkcias cxar retposxto iras tra multaj programoj survoje, kaj se ecx unu programo malbone traktas la mesagxon, la Unikodo estos fusxa. Cxar Unikodo ofte (sed ne cxiam) funkcias, ili konvinkas sin ke tauxgas uzi Unikodon en retposxto kvankam multaj homoj ricevos fusxan version de la mesagxo. Do estas dauxra problemo cxar multaj homoj rifuzas kredi ke ilia metodo sendi Unikodan retposxton ne estas tutfidinda. longe frustrite pro tiu dauxre revenanta gxenajxo, russ
