> > Vi miskomprenis min. Mi diris ke la plejparto ne opinias ke "frekvenco" > > en la senco de nura "ofteco" estas miskompreno de Esperanto. > > Pruvoj?
La pruvo estas la uzo. Suficxe oftaj personoj uzas gxin tuisence, ke tiu senco eniris la vortarojn. Do gxi ne estas miskompreno. Eble (eble!) oni povus nomi gxin miskompreno, sed ne plu: lingvoj sxangxas. > > Mi akordas, ke "ofteco" estas pli ofta ol "frekvenco" en tiu senco (kaj > > laux mi tio estas bona afero). Tamen, "frekvenco" ja uzigxas en tiu > > senco, kaj ne pri miskompreno. > > Miskompreno de kio? Ili eble komprenas la nocion, sed ili ne komprenas la > spiriton de Esperanto. Kaj cxar en en ilia lingvo la du nociojn oni esprimas > per unu sama vorto, ili mehxanike trudas la saman konfuzon al Esperanto. Tio > nur atestas pri nesuficxa lingvoposedo. Kiel mi timis: kiam mi donas pruvojn, vi nomas ilin "eraroj" kaj "miskomprenoj" kaj diras ke mi ne havas pruvojn. Tiu estas ekzemplo de cirkla logiko. Efektive vi diras: Tia uzi estas miskompreno cxar gxi estas miskompreno. > Resume, vi ne havas pruvojn. Via pretendo estas, ke la uzo estas erara. Do vi ne logike rajtas diri, ke la uzoj de miaj pruvoj estas eraraj - la erareco estas la demando. Via baza punkto sxajnas esti al mi ke, cxar la germana uzas la vorton unusignife, Esperanto devus fari same. Mia punkto estas, ke la finna uzas gxin en la alia senco, kaj la plejparto da lingvoj uzas gxin en ambaux sencoj, do la emo uzi gxin alisence ol nur herce estas tute natura, kaj pro tiu emo, la ambauxsenca uzo farigxis parto de Esperanto. > > Mi kredas, ke la vortaristoj havas kialon por enhavi tiun signifon - kaj > > tiu kialo certe estas ke gxi estas suficxe ofta signifo (ecx se ne la > > plej ofta signifo). > > Via konkludo estas tre dubinda. La PIV-auxtoroj nemalofte prezentas > vortojn laux sia kaprico. Ekzemploj pri tio abundas, tial via rezonado > ne estas konvinka. Nun mi komprenas kial vi ne trovas mian rezonadon konvinka. Bone. Ankaux mi devas agnoski iom da dubo pri iuj vortoj en PIV. Sed pri tiu ekzemplo, mi trovis suficxe da uzoj rete, ke mi fidas gxin. > > Kaj pruvon de tiu "suficxa ofteco" mi ja havas: sercxo kiu montras > > kelkajn centojn da uzoj de "frekvenco" en la statistika senco: > > > > > http://www.google.com/search?hl=en&as_qdr=all&q=frekvenco+statistika+-revuloj&btnG=Search&lr=lang_eo > > <http://www.google.com/search?hl=en&as_qdr=all&q=frekvenco+statistika+-revuloj&btnG=Search&lr=lang_eo> > > Mi rekomendas al vi iom esplori la trafojn. La fakto ke en la teksto aperas > kaj "statistiko" kaj "frekvenco", neniel pruvas ke la "frekvenco" havas tie > sencon statistikan. Jam sur la unua trafpagxo mi vidas: Fakte, mi ja rigardis, kaj tial mi ne diris 480 uzoj; kelkaj el ili ja estis hercaj uzoj (kaj kelkaj estis ecx tiu diskuto mem!). Sed mi ne havas la tempon por esplori cxiuj 480 ligoj. > TTT-katalogo de Google - World > Esperanto > Kulturo > RadioTabelo kun > aktualaj tempoj kaj > frekvencoj, konsiloj por leteroj al stacioj, gxeneralaj informoj ... > www.stats.lt - Lankomumo > statistika, reitingai, skaitliukas. > rad.imas.lt/Top/World/Esperanto/Kulturo/Radio/ - 17k - Cached - Similar > pages - Note this > > Male, mia secxo de "literofteco" kaj "literfrekvenco" estis konsiderinde > pli fidinda. Jes, sed mi ne volis scii nur kiom da fojoj gxi uzigxas kune kun "liter-", do via ekzemple, eble pli fidinda, estas nesuficxa. Sed bone, vi elektis unu el miaj trafoj, mi do elektas unu el viaj (el la unua pagxo de trafoj). En la pagxo mi trovis tion: ..pri tio la statistiko indikas ke la plej altfrekvencaj adjektivoj semantike esprimas... Kial "altfrekvencaj"? Kial ne "oftegaj"? Cxu la adjektivoj iel oscilas? (Sed certe laux vi tio estas nur "erara uzo", malgraux tio ke gxi aperas en unu el viaj "pruvoj".) > > Mia baza punkto estas ke "frekvenco" estas internacia vorto kun duobla > > signifo en la fontolingvoj. Do esperantistoj emas uzi gxin en ambaux > > signifoj - kaj tiu emo fortigxis gxis kiam la duobla signifo farigxis > > parto de Esperanto (laux la plej grandaj vortaroj). > > La esperantistoj emas uzi laux la spirito de Esperanto (krom la eternaj > komencantoj). Mia statistiko ja pruvas tion. La auxtoro de "Frekvencmorfemaro de parolata Esperanto" estas do laux vi "eterna komencanto" kiu ne sekvas la spiriton de Esperanto? Kvankam li estis esperantisto jam preskaux 20 jarojn kiam li publikigis gxin? Kvankam li estis oficiro de pluraj Esperanto-asocioj? Kvankam li estas nun gxenerala sekretario de la Euxropa Esperanto-Unio? Kvankam li faris almenaux unu lernolibron de Esperanto? Ne estas nur "eternaj komencantoj" kiu havas tiun "miskomprenon" pri la lingvo. Ankaux respektitaj auxtoroj kaj longtempaj parolantoj uzas la vorton tiusence. Pro tiu longtempa uzo de bonaj esperantistoj, mi ne povas nomi gxin "miskompreno". Gxi farigxis parto de la lingvo, kaj ankoraux estas parto de la lingvo. > > Oni simple ne povas enkonduki internacian vorton kaj atendi ke gxi ne > > uzigxos en gxiaj internaciaj signifoj. Mi ne diras ke tute ne povus > > okazi ke nur unu el signifoj eniras nian lingvon - sed en la kazo de > > "frekvenco", tio ne okazis. > > Por la plimulto da esperantistoj tiel okazis. Se vi opinias, ke Esperanto > estas tia, kia gxin prezentas la PIV-oj, vi eraras. Se vi opinias, ke > esperantistoj nomas "pirolo"n "pirulo", kiel pretendas PIV2, vi forte > eraras. Mi ne povas akordi ke "por la plimulto" tio okazis. Sxajnas al mi ke la plimulto limigis "frekvenco" al faka uzo, sed tute ne forlasis gxian duoblan signifon. > > Mi ne parolas pri tio, kio estus pli bone aux pli malbone. Mi parolas > > pri la efektiva uzo de la lingvo, kiun uzon le vortaroj spegulas (aux > > almenauz devas speguli). > > Tamen la PIV-oj ja gxin ne spegulas. Povas esti, sen en tiu kazo mi dubas, cxar ekzistas multaj da uzoj dum multaj jaroj, kiu indikas al mi ke la parlantaro ja uzas "frekvenco" dusence. ------------------------------------ retposhtaj adresoj: por afishi mesaghon: [email protected] por aboni: [EMAIL PROTECTED] por malaboni: [EMAIL PROTECTED] administranto: [EMAIL PROTECTED] URL: http://www.yahoogroups.com/group/revulojYahoo! Groups Links <*> To visit your group on the web, go to: http://groups.yahoo.com/group/revuloj/ <*> Your email settings: Individual Email | Traditional <*> To change settings online go to: http://groups.yahoo.com/group/revuloj/join (Yahoo! ID required) <*> To change settings via email: mailto:[EMAIL PROTECTED] mailto:[EMAIL PROTECTED] <*> To unsubscribe from this group, send an email to: [EMAIL PROTECTED] <*> Your use of Yahoo! Groups is subject to: http://docs.yahoo.com/info/terms/
