>  > La vorto "frekvenco" havas, en internacia uzado, ne nur hercan
>  > signifon, sed ankaux statistikan. Se en faka verko (kiel la
>  > "frekvencmorfemaro") oni volas emfazi, ke temas pri statistiko, oni
>  > ja rajtas uzi la vorton "frekvenco".
> 
> Se oni volas emfazi, ke temas pri statistiko, oni ja uzu "ofteco"n,
> ĉar alie oni pensigas, ke temas pri fiziko.

Sxajne ne por ciuj (kaj mi suspektas ke efektive nur por tre malmultaj); 
alie ni ecx ne havus tiun diskuton.

> Mi ripetas, la duobla uzo de "frekvenco" estas trajto de la lingvoj,
> kiuj posedas nur unu vorton por ambaŭ aferoj. Lingvoj pli precizaj,
> ekz-e la germana, distingas ĝuste kiel mi diris:

Kaj mi ripetas, ke tiu duobla uzo rezultigxas pro la fakto ke ili estas 
efektive baze la sama vorto.

> 1. Häuftigkeit = ofteco estas termino statistika;
> 2. Frequenz = frekvenco estas termino fizika.
> 
>  > Oni tiam ne uzas gxin pro nekompreno de Esperanto, sed pro difinita
>  > kialo.
> 
> Oni tiam misuzas la vorton "frekvenco" pro nekompreno de Esperanto.

Bone. Vi rajtas al tiu opinio. Sed gxi evidente ne estas la opinio de la 
plejmulto. (Eble nur vi vere komprenas la lingvon?)

>  > Same kiel en faka verko pri medicino, oni povus uzi "kardiopatio"
>  > anstataux "koromalsano".
> 
> Neniam mi uzas "kardiopatio"n, nek ruse, nek esperante. Se mi volas
> uzi fakterminon, mi uzas ĝin en la faka formo. Se mi ial volas
> ĉarlatani kaj uzi sciencan nomon anstataŭ "hundo", mi dirus "Canis
> familiaris", ne "kano familiara".

Mi iom scivolas, kio laux vi estus la "faka formo" de "kardiopatio". Cxu 
kuracistoj en via lando ne modifas la latinajn kaj grekajn formojn 
konforme la landa lingvo? Pri bestoj kaj plantoj, mi komprenas la uzon 
de la sciencaj nomoj, cxar la internacia scienca komunumo uzas la samajn 
formojn sendepende de la lingvo. Kaj oni tiam gxenerale metas tiujn 
nomojn en kursivaj literoj. Sed mi neniam vidis tian emon rilate 
medicinajn terminojn. (Krom la nomoj de bakterioj, ktp.)

>  > Pri la herca signifo de "frekvenco": Gxi mezuras kiom da fojoj io
>  > okazas dum un sekundo - alivorte, frekvenco estas ofteco, esprimita
>  > (gxenerale) en hercoj. "La frekvenco de la signaloj estas 33 MHz" =
>  > "La signalo oscilas 33 milionoj da fojoj por sekundo". Do, gxi
>  > mezuras kiom da fojoj ciklo okazas (osciloj estas la cikloj de
>  > oscila signalo) - alivorte, gxi mezuras la oftecon de la
>  > cikloj. Do, frekvenco de cikla signalo estas precize la ofteco de
>  > gxiaj cikloj.
> 
> Vi ne bezonas rakonti al mi kiel estiĝis tia uzo -- la rusa lingvo ja
> havas precize ĉi tian difekton. Tamen provu rigardi la aferon el la
> vidpunkto lingva: "frekvenco de signalo" ne temas "oftecon de
> signalo" (tio ankaŭ eblas, sed havas alian sencon), ĝi temas pri
> ofteco de la periodoj de ĝia portanta ondo.

Jes, mi jam diris tion. Kion mi ne komprenas estas kial vi lasas la 
internacian radikon "frekvenc-" por tia faka uzo (t.e., ene de fiziko) 
kaj ne por alia faka uzo (ene de statistiko).

(Kaj mi ne rigardas la logikon de la rusa, angla, franca, finna, ktp, 
sistemoj kiel "difekta" - tute kontrauxe, la bezono prunti vortojn el 
aliaj lingvoj estas pure faka afero, kaj estus senbezone peza aldona al 
la komuna lingvo.)

> La germanoj tion konsciis, kaj pruntis la vorton "Frequenz" por la
> senco fizika. Probable pro la sama konscio (eble eĉ germana) la
> vorton "frekvenco" pruntis ankaŭ Esperanto. Sed poste iuj parolantoj
> de Esperanto, kies lingvoj estas malpli distingemaj, komencis misuzi
> "frekvenco"n ankaŭ tie, kie la fundamentradika vorto "ofteco" estas ne
> nur sufiĉa, sed la sola konvena. Ili faris simple ĉar tiel oni diras
> "en la grandaj lingvoj".

Laux tia strikteco, oni ne devis iam enkonduki "frekvenc", cxar la 
fundamentradika "periodofteco" estas la sola konvena formo. Eble la 
afero okazis tiel, kiel vi priskribis. Mi ne scias. Mi nur scias, ke 
multaj ankoraux uzas "frekvenco" kie mi uzus "ofteco".

>  > Do, cxar etimologie kaj logike "frekvenco" estas gxuste "ofteco",
>  > sxajnas al mi arbitre kaj mallogike limigi gxin tiel, kiel vi
>  > limigas gxin.
> 
> En la angla kaj en la franca "frequent" ja signifas "ofta":
> "The article _the_ is the most frequent word in English".
> Tial la angla "frequency" estas en la angla simple "ofteco". Sed en
> Esperanto aŭ en la germana "frekvenc-" ne estas simila. Mi ne povas
> diri, ke
> "La artikolo _the_ estas la plej frekvenca vorto de Esperanto".
> Kvankam via interpreto invitas al tia redunda malregulaĵo.

La uzo de "frekvenc-" tiusence komencigxis multaj jaroj antaux ol mi 
esperantistigxis, kaj plej probable multaj jaroj antuax ol vi 
esperantistigxis. Gxi okazas cxar "mia interpreto" estas la plej natura 
interpreto.

Mi konstatas, ke la natureco de interpreto ne estas cxiam bona kialo por 
io. Sed tiukaze, la natura interpreto rezultigxis en uzo kiu estas nun 
firma parto de Esperanto, malgraux viaj opinioj pri la sensenceco de la uzo.

Multaj partoj de Esperanto mi trovas sensencaj (ekz. elpensi, eluzi, ktp 
- tiu "el" ne havas iu ajn rilaton al la signifo), sed mi uzas ilin, 
cxar ili estas parto de Esperanto - ili estis antaux mia naskigxo, kaj 
estos post mia morto.

Pro persona emo, mi uzas "frekvenco" nur fake - cxu tiu fako estas 
fiziko, cxu gxi estas statistiko. Sed Esperanto ne estas ia persona 
lingvo. Gxi kreskas sendepende de individuoj - nur la komunumo decidas, 
kiudirekten gxi kreskas. Se vi volas insisti pri nefundamenta vorto kiel 
"frekvenco", vi devas akcepti ke iuj uzas gxin alie ol vi uzas gxin.

Do, aux vi insistas je strikta fundamenteco (kiu ja estas bona sinteno 
por multaj okazoj) aux vi akceptas ke la komuna parolo de la tuta 
parolantaro gvidas la kreskon de la lingvo, kaj ne viaj personaj opinioj.

Mi komprenas, ke laux vi, "frekvenco" estas pure fizika vorto. Laux mi, 
oni ne povas enkonduki novan vorton el la internacia vortstoko kaj poste 
insisti, ke la parolantaro ne uzu gxin sammaniere kiel oni uzas gxin en 
la plejparto de la fontlingvoj.

>  > Esperanto estus miaopinie pli facile lernebla kaj pli egala internacia
>  > lingvo ol la angla.
> 
> Tamen la misuzo de "frekvenco de litero" anstataŭ "ofteco de litero"
> certe malfaciligas Esperanton. Ordinara esperantisto tute sponte
> diras "ofteco de litero" sendepende tion, ĉu li scias ke tio respondas
> al termino statistika aŭ ne. En la Reto mi trovas 108 trafojn por
> "literofteco", kaj 6 por "literfrekvenco". Sufiĉe klara statistiko
> pri la sano de la lingvo.

Aux eble pri la kvociento inter fakaj ne nefakaj verkoj.

>  > Sed la angla estas la fakte uzata internacia lingvo. Ni devas
>  > gxoji pri tio, ke la mondo akceptis komunan lingvon - ecx se ni ne
>  > sxatas la lingvon, kiun gxi elektis.
> 
> Gratulojn! Se jam trovis la anglan, kial okupiĝi pri Esperanto?

Cxar por mi, Esperanto estas pli ol nura komunikilo. (Kaj ankaux cxar mi 
estas iom idealista - kvankam la angla ja uzigxas, Esperanto estus pli 
bona por tiu celo, kaj do mi emas al Esperanto)

> Mi ne havas malamikecon kontraŭ la angla, mi volas teni Esperanton
> logika kaj simpla. Mi malvolas ke ĝi iĝu Interlingvao. Kaj tial mi
> volas, ke la nocioj estu esprimataj laŭ sia logiko. Ĉi-okaze la
> germana montras al ni pli bonan ekzemplon ol la angla aŭ rusa.

Kaj eble laux aliaj, la finna montras ecx pli bonan ekzemplon, kaj oni 
uzu "ofteco" por gexenerala kaj fizika uzoj, kaj "frekvenco" nur por 
statistika uzo. Vi, kiel individuo, ne rajtas fari la decidon. La 
parolantaro faros gxin. Kaj gxi jam decidis pri "frekvenco" (se ne temas 
pri iu komploto fare de la vortaristoj!)

Kaj se mi ne eraras, la germana ja uzas "Frequenz" por matematika 
"ofteco". T.e., se io okazas iun nombron da fojoj por tempunuo, 
matematiko parolas pri la "Frequenz" de la okazo - ecx se temas pri la 
ofteco de la okazo mem, ne pri la ofteco de iu periodo ligita al la 
okazo. Sed mi ne parolas bone la germanan, do mi ne certas.

Kvankam mi mem malsxatas la uzon de "frekvenco" anstataux "ofteco" en 
komunuza lingvo, mi ne rajtas diri ke aliaj ne povas uzi gxin. Kaj kiam 
temas pri faka lingvo kaj la internacia komunumo de tiu fako uzas la 
analogon de la vorton tiusence, estas plene sensenca kontrauxbatali.

Rispondere a