> Cetere mi dirus ec^ pli: ke ofteco, probableco, kiel denseco, rapideco, > longeco,vers^ajneco, ktp. estas ECOJ, kiujn oni povas ankau^ ne mezuri, > sed proksimume pritaksi, kvalite priparoli, k.s. > Dum konforte ni povas uzi (kiam elbe kaj klare) la substantivon sen "EC" > (ofto, denso, probablo, rapido, longo, ...) por pli g^eneralaj (ec^ ne > kvantaj) sencoj > C^u tiel? > > mau^ro la torre
Jes. Mi vidas gxuste kiel vi pri ofto kaj ofteco probablo kaj probableco longo kaj longeco beleco estas ne mezurebla kaj pro tio apenaux estas uzata la vorto "belo". Tamen beleco ne estas belo kaj belo ne estas beleco. Multe pli klare estas la diferenco inter probablo kaj probableco, ofto kaj ofteco. Mi tre gxojas observi ke pli kaj pli la lingvo Esperanto estas aplikata en fakaj aferoj kaj kapablas ecx prezenti pli klare certajn nociojn ol en nia naciaj lingvoj. Hm! mi revu ke en niaj naciaj liceoj oni instruu dulingve: * en la surstrata lingvo por ekzemple la nacia juro, historio kaj geografio, la nacia beletro, la lokaj ekologioj, gimnastiko kaj artoj, * en Esperanto por matematiko, fiziko, filozofio, biologio, ekonomiko kaj ecx por unu alia nacia lingvo. Por tio oni devos lerni frue Esperanton, certe antaux la eniro en gimnazio (11/12 j.) Esperantiste salutas Mireja
