Je 3/12/08, Teodoro:

[...]

>> 1. Häuftigkeit = ofteco estas termino statistika;
>> 2. Frequenz = frekvenco estas termino fizika.

>> Oni tiam ne uzas gxin pro nekompreno de Esperanto, sed pro difinita
>> kialo.

>> Oni tiam misuzas la vorton "frekvenco" pro nekompreno de Esperanto.

> Bone. Vi rajtas al tiu opinio. Sed gxi evidente ne estas la opinio
> de la plejmulto.

Mi jam indikis la statistikon.  Granda plimulto diras "literofteco"
(pli ol 94%).  Nur malplimulto diras "literfrekvenco" (malpli ol 6%).
Kio pruvas vian strangan aserton pri la opinio de la plimulto?

> (Eble nur vi vere komprenas la lingvon?)

Ĉu oni entute rajtas paroli pri lingvaj eraroj sen riski ĉi tiun
universalan obĵeton?

>> Same kiel en faka verko pri medicino, oni povus uzi "kardiopatio"
>> anstataux "koromalsano".

>> Neniam mi uzas "kardiopatio"n, nek ruse, nek esperante. Se mi volas
>> uzi fakterminon, mi uzas ĝin en la faka formo. Se mi ial volas
>> ĉarlatani kaj uzi sciencan nomon anstataŭ "hundo", mi dirus "Canis
>> familiaris", ne "kano familiara".

> Mi iom scivolas, kio laux vi estus la "faka formo" de
> "kardiopatio". Cxu kuracistoj en via lando ne modifas la latinajn
> kaj grekajn formojn konforme la landa lingvo?

Ili uzas tradukitajn formojn, kiuj estas ĝenerale komprenataj de ĉiuj
ruslingvanoj.  Nur ĉarlatanoj kiuj volas speciale timigi la pacientojn
uzas latinaĵojn.

La anglaj kaj francaj kuracistoj probable gajnas pli multe da mono se
anstataŭ "rekta intesto" ili diras "rektumo".  Ruslingve mi neniam
aŭdis tion el la buŝo de kuracisto.  Oni diras "прямая кишка", kio
estas rekta traduko de la latina termino, samkiel "la dika intesto" --
kiun ial pro nekomprenebla motivo la kuracistoj anglaj kaj francaj ial
escepte tradukas (kial tia malkonsekvenco?).  Kvankam kiam mia fratino
lernis la medicinan nomeklaturon, ŝi eviente lernis ankaŭ la terminon
"intestinum rectum".

[...]

> Jes, mi jam diris tion. Kion mi ne komprenas estas kial vi lasas la
> internacian radikon "frekvenc-" por tia faka uzo (t.e., ene de
> fiziko) kaj ne por alia faka uzo (ene de statistiko).

Ĉar

1. Estas du malsamaj nocioj, kaj estas bone se malsamaj konceptoj oni
   nomas per malsamaj terminoj.

2. La sencon de la statistika termino kiel eble plej trafe esprimas la
   hejmlingva vorto "ofteco", dum la sencon fizikan tiu vorto povas
   esprimi per semantika streĉo kaj konvencio.

Komparu:

"Kiom LONGA estas la peco? -- Ĝia LONGO estas 3cm."
"Kiom OFTA estas la litero? -- Ĝia OFTO estas 3%."

Tamen se min interesas la frekvenco de signalo, mi ne povas demandi
(se mi volas ke mon komprenu):

"Kiom OFTA estas la signalo? -- Ĝia OFTO estas 3MHz."

Mi ankaŭ ne povas demandi "Kiom ferkvanca estas la signalo?".  Do,
temas pri du lingve kaj koncepte malsamaj aferoj, el kiuj la
statistika plene kongruas kun la ĝenerala modelo, dum la fizika estas
tute alispeca besto.

>  (Kaj mi ne rigardas la logikon de la rusa, angla, franca, finna, ktp,
>  sistemoj kiel "difekta" - tute kontrauxe, la bezono prunti vortojn el
>  aliaj lingvoj estas pure faka afero, kaj estus senbezone peza aldona al
>  la komuna lingvo.)

La angla lingvo preskaŭ tute konsistas el pruntitaj vortoj.  Ĝi havas
sian propran adverbon "often", sed la respondan adjektivon kaj
substantivoj pruntis el la franca.  Tio neniel rekomendindas en
Esperanto.

Mi vidas nenian avantaĝon apartigi la fakan lingvon disde la komuna.
Tio fakte maleblas: la ĵurnalistoj kaj la politikistoj ĉiam emas
misuzi imponajn vortojn (kies sencon ili apenaŭ komprenas) por celoj
plejbanalaj -- tiel la faka termino baldaŭ iĝas vorto komunlingva.

Se ni havas la komunlingvan vorton "rapida", ni nature faras la
terminon "rapido" -- sen prunti ian fakan "spido" aŭ "viteso" aŭ
"velocito".

[...]

> Laux tia strikteco, oni ne devis iam enkonduki "frekvenc", cxar la
> fundamentradika "periodofteco" estas la sola konvena formo. Eble la
> afero okazis tiel, kiel vi priskribis. Mi ne scias. Mi nur scias, ke
> multaj ankoraux uzas "frekvenco" kie mi uzus "ofteco".

Multaj restas eternaj komencantoj.  Multaj ne kapablas lerni la uzadon
de akuzativo.

[...]

>> Tial la angla "frequency" estas en la angla simple "ofteco". Sed en
>> Esperanto aŭ en la germana "frekvenc-" ne estas simila. Mi ne povas
>> diri, ke
>> "La artikolo _the_ estas la plej frekvenca vorto de Esperanto".
>> Kvankam via interpreto invitas al tia redunda malregulaĵo.

> La uzo de "frekvenc-" tiusence komencigxis multaj jaroj antaux ol mi
> esperantistigxis, kaj plej probable multaj jaroj antuax ol vi
> esperantistigxis. Gxi okazas cxar "mia interpreto" estas la plej
> natura interpreto.

Ĝi restas marĝena, eĉ malgaŭ ke la eraron trudas la du PIV-oj.  Fakte,
se ne estus la eraro de la PIV-oj, la misuzo de "frekvenco" anstataŭ
"ofteco" estus ankoraŭ pli malofta.

> Mi konstatas, ke la natureco de interpreto ne estas cxiam bona kialo
> por io. Sed tiukaze, la natura interpreto rezultigxis en uzo kiu
> estas nun firma parto de Esperanto, malgraux viaj opinioj pri la
> sensenceco de la uzo.

Pruvu ke ĝi estas "firma parto".  Mia impreso estas tute mala: ĝi
estas marĝena.

Ĝi neniel estas "natura" -- krom en la senco "naturalisma" (paŭsanta
la "naturajn" lingvojn laŭ la maniero de Interlingua).  Ĝi estas
simila al la tipa eraro de la anglalingvaj komencantoj kiuj misuzas
"kontroli" por la senco "direkti, regi".

[...]

> Mi komprenas, ke laux vi, "frekvenco" estas pure fizika vorto. Laux
> mi, oni ne povas enkonduki novan vorton el la internacia vortstoko
> kaj poste insisti, ke la parolantaro ne uzu gxin sammaniere kiel oni
> uzas gxin en la plejparto de la fontlingvoj.

La fontolingvoj uzas ĝin malsame.  Ekz-e en la rusa la radiko FREKVENC
tute ne ekzistas.  Estas nur частота (= ofto).  Kaj mi rimarkas, ke
kiam rusoj bezonas terminon statistikan, la konfuzeblo kun la
"frekvenco" efektive ĝenas.  Tial multaj aldonas kroman sufikson por
la senco statistika (частотНОСТЬ; ĝi estas parenca al la angla -ness,
do rezultas proksimume "oftenness").  Tio okazas tute subkonscie, kaj
la vortaroj tiun formon ne registras; sed ĝi estas rimarkinda atesto,
ke la lingva instinkto postulas distingadon de tiuj du malsamaj
nocioj.

[...]

> Kaj se mi ne eraras, la germana ja uzas "Frequenz" por matematika
> "ofteco". T.e., se io okazas iun nombron da fojoj por tempunuo,
> matematiko parolas pri la "Frequenz" de la okazo - ecx se temas pri
> la ofteco de la okazo mem, ne pri la ofteco de iu periodo ligita al
> la okazo. Sed mi ne parolas bone la germanan, do mi ne certas.

Ankaŭ mi ne bone scias la germanan, tamen principe tio ja estas la
diferenco inter frekvenco kaj ofteco: frekvenco havas la dimension 1/s
(sekundo je la minus unua grado); tial ne nur la hercoj, sed ankaŭ la
"kadrofrekvenco" (po kiom da kadroj sekunde, Bildfrekquenz) estas
frekvenco, ne ofteco.  Dum la statistikan oftecon mi normale esprimus
per %.

[...]

--
Sergio

Rispondere a