Saluton,
mi volas esprimi mian opinion pri la uzo de la vorto "ofto" en la fako 
"probablo kaj statistiko".

Mi instruis gxin dum jaroj do scias pri kio mi parolas. Mi neniam 
instruis fizikon sed mia edzo karieris kiel instruisto pri fiziko kaj mi 
mem, kiu electis en Universitato studi la "aplikatajn matematikojn" en 
la jaroj 1964->1968, estis devigata studi iom da fiziko. Pri fiziko mi 
elektis la fakojn "Elektro", "Gxenerala mehxaniko", kaj "Aplikata 
mehxaniko".

France oni diras "fréquence de l'évènement" ou "fréquence du caractère 
d'une population". Temas pri nombro kiu esprimas la oftecon de apero de 
la studatajxo. Ja tre tre gxena estas ke en la franca oni diras 
"fréquence" kaj por la nombro kaj por la nocio mem. Plie en fiziko 
ankaux oni diras "fréquence" en tre preciza senco (1/T kie T estas la 
periodo).

Mi konsentas kun Sergio kaj Mauxro ke Esperanto kiu posedas la radikon 
"oft-" povas tre oportune plibonigi la komprenon de la statistika nocio.
Mi penas imagi ke mi dirus esperante:

_ Ne forgesu kontroli ke la sumo de viaj frekvencoj egalas 1.

Kvankam tiel oni diras france.

Mi dirus:

_ Ne forgesu kontroli ke la sumo de viaj oftoj egalas 1.

Do mi ne dirus "oftecoj", mi dirus "oftoj": ofto estus nombro foje 
kalkulata rilate al 1 kaj alifoje rilate al 100.

Tute same mi dirus:

_ Ne forgesu kontroli ke la sumo de viaj oftoj estas 100.

Komparu al:

_ Ne forgesu kontroli ke la sumo de viaj probabloj estas 1.

Mi ne komprenas kial en ReVo oni skribis ke "probablo" egalas "probableco".

Ekzistas la sama diferenco inter
"ofto" (iu nombro) kaj "ofteco" (la eco mezurata)
kiel inter
"probablo" (iu nombro) kaj "probableco" (la eco kalkulata).

Cxu mi tro cerbumis pri la temo kaj diras stultajxon?.
Mireja


Rispondere a