--- Teodoro Sankaro wrote: > Ni sxajne ne povos akordi pri la afero.
Probable ni ne povos. Tial mi faros nur kelkajn rimarkojn el mia feria vojagxo. > Laux mi, la duobla signifo de > "frekvenco" estas tute natura kaj tauxga uzo de internacia vorto en gxia > internacia signifoj. Vi volas limigi gxin malgraux la emoj de la > parolantaro. La parolantaro klare preferas oft(ec)on. Estas la PIV-oj kiuj trudas konfuzon de malsamaj aferoj. Iom la PIV-oj prosperis, sed tio ankoraux estas korektebla. > > >> Oni tiam misuzas la vorton "frekvenco" pro nekompreno de Esperanto. > > > > > Bone. Vi rajtas al tiu opinio. Sed gxi evidente ne estas la opinio > > > de la plejmulto. > > > > Mi jam indikis la statistikon. Granda plimulto diras "literofteco" > > (pli ol 94%). Nur malplimulto diras "literfrekvenco" (malpli ol 6%). > > Kio pruvas vian strangan aserton pri la opinio de la plimulto? > > Vi miskomprenis min. Mi diris ke la plejparto ne opinias ke "frekvenco" > en la senco de nura "ofteco" estas miskompreno de Esperanto. Pruvoj? > Mi akordas, ke "ofteco" estas pli ofta ol "frekvenco" en tiu senco (kaj > laux mi tio estas bona afero). Tamen, "frekvenco" ja uzigxas en tiu > senco, kaj ne pri miskompreno. Miskompreno de kio? Ili eble komprenas la nocion, sed ili ne komprenas la spiriton de Esperanto. Kaj cxar en en ilia lingvo la du nociojn oni esprimas per unu sama vorto, ili mehxanike trudas la saman konfuzon al Esperanto. Tio nur atestas pri nesuficxa lingvoposedo. > > Tamen se min interesas la frekvenco de signalo, mi ne povas demandi > > (se mi volas ke mon komprenu): > > > > "Kiom OFTA estas la signalo? -- Äia OFTO estas 3MHz." > > Mi pensas ke efektive la grand plejmulto ja komprenus "la ofto de la > signalo est 3MHz". Sed tiu estas nur flanka punkto cxiukaze. Vi ne atentis, ke mi demandis, cxu oni komprenos LA DEMANDON: "Kiom ofta estas la signalo?". Mi mem certe emus interpreti tion kiel demandon pri la ofteco de la elsendo: "La signalon oni sendas po tri fojoj tage (je la frekvenco 3MHz)". Kompreneble, se en la respondo oni menciis megahercojn, oni ne miskomprenos LA RESPONDON, ecx malgraux gxia erara terminuzo. Sed mi ja parolis pri la demando. ... > Strange, do, ke vi rekomendas "frekvenco" anstataux "periodofteco" aux > "ciklofteco". Se ni povas esprimi la koncepton sen internaciaj vortoj, > kial enkonduki ilin? Tio estas alia temo. Ankaux cxi tio eblas diskuti, sed dume en la retumejo mi ne havas suficxe da tempo. Maldetale, frekvenco ne cxiam rilatas al periodoj kaj cikloj. Ekz-e povas temi pri frekvenco de impulsoj. Cxiel ajn, tio estas alia temo. > > Äi restas marÄena, eÄ malgaÅ ke la eraron trudas la du PIV-oj. Fakte, > > se ne estus la eraro de la PIV-oj, la misuzo de "frekvenco" anstataÅ > > "ofteco" estus ankoraÅ pli malofta. > > > Pruvu ke Äi estas "firma parto". Mia impreso estas tute mala: Äi > > estas marÄena. > Nu, gxi aperas en la du plej grandaj vortaroj de la lingvo: PIV kaj > ReVo. Se vi auxtomate diras, ke la vortaroj estas eraraj, kiel mi povus > pruvi ion ajn? Vi nur dirus ke miaj pruvoj estas ankaux eraraj. Resume, vi ne havas pruvojn. > Mi kredas, ke la vortaristoj havas kialon por enhavi tiun signifon - kaj > tiu kialo certe estas ke gxi estas suficxe ofta signifo (ecx se ne la > plej ofta signifo). Via konkludo estas tre dubinda. La PIV-auxtoroj nemalofte prezentas vortojn laux sia kaprico. Ekzemploj pri tio abundas, tial via rezonado ne estas konvinka. > Kaj pruvon de tiu "suficxa ofteco" mi ja havas: sercxo kiu montras > kelkajn centojn da uzoj de "frekvenco" en la statistika senco: > > http://www.google.com/search?hl=en&as_qdr=all&q=frekvenco+statistika+-revuloj&btnG=Search&lr=lang_eo Mi rekomendas al vi iom esplori la trafojn. La fakto ke en la teksto aperas kaj "statistiko" kaj "frekvenco", neniel pruvas ke la "frekvenco" havas tie sencon statistikan. Jam sur la unua trafpagxo mi vidas: TTT-katalogo de Google - World > Esperanto > Kulturo > RadioTabelo kun aktualaj tempoj kaj frekvencoj, konsiloj por leteroj al stacioj, gxeneralaj informoj ... www.stats.lt - Lankomumo statistika, reitingai, skaitliukas. rad.imas.lt/Top/World/Esperanto/Kulturo/Radio/ - 17k - Cached - Similar pages - Note this Male, mia secxo de "literofteco" kaj "literfrekvenco" estis konsiderinde pli fidinda. ... > Mia baza punkto estas ke "frekvenco" estas internacia vorto kun duobla > signifo en la fontolingvoj. Do esperantistoj emas uzi gxin en ambaux > signifoj - kaj tiu emo fortigxis gxis kiam la duobla signifo farigxis > parto de Esperanto (laux la plej grandaj vortaroj). La esperantistoj emas uzi laux la spirito de Esperanto (krom la eternaj komencantoj). Mia statistiko ja pruvas tion. > Oni simple ne povas enkonduki internacian vorton kaj atendi ke gxi ne > uzigxos en gxiaj internaciaj signifoj. Mi ne diras ke tute ne povus > okazi ke nur unu el signifoj eniras nian lingvon - sed en la kazo de > "frekvenco", tio ne okazis. Por la plimulto da esperantistoj tiel okazis. Se vi opinias, ke Esperanto estas tia, kia gxin prezentas la PIV-oj, vi eraras. Se vi opinias, ke esperantistoj nomas "pirolo"n "pirulo", kiel pretendas PIV2, vi forte eraras. > Mi ne parolas pri tio, kio estus pli bone aux pli malbone. Mi parolas > pri la efektiva uzo de la lingvo, kiun uzon le vortaroj spegulas (aux > almenauz devas speguli). Tamen la PIV-oj ja gxin ne spegulas. > Kaj sxajnas al mi, ke en efektiva lingvouzo > "frekvenco" havas la saman duoblan signifon kiun gxi havas en la > fontolingvoj. > > Ni ReVuloj ne estu lingvopolicanoj; ni estu lingvoobservantojn. Ni ne > diru al la parolantro "Parolu tiel! Uzu tiun vorton!"; ni nur raportu, > kiel la parolantaro parolas, kaj kiun vorton gxi uzas. Ni certe registru la realan lingvouzon, ankaux kun gxiaj eraroj kaj malkoherajxoj. Sed ni ja havas stilajn markojn kiel EVI aux ARK por averti la uzantojn, cxu temas pri uzo rekomendinda aux evitinda. Cetere ankaux PV kaj PIV havas tiajn rekomendojn. Kaj la granda difekto de PIV2 estas ke gxi prezentas multajn vortojn malvive naskitajn, apenaux uzatajn aux konscie evitatajn de la granda plimulto de la lingvanaro (ekz-e "mava") kiel vortojn tute ordinarajn, stile neuxtralajn kaj cxie uzeblajn. -- Sergio ____________________________________________________________________________________ Never miss a thing. Make Yahoo your home page. http://www.yahoo.com/r/hs
