Je 3/13/08, Mauro: [...]
> Mi provu iom pluiri lau^ tiu logiko. > Efektive sxajnas ankau^ al mi ke la kutima uzo de "ofta/ofteco" pli > proksimas je tio kion mi nomis "relativa ofto" ol je tio kion mi > esprimis per "[absoluta] ofto". > Do ni akceptu vian lau^dimensian difinon de "ofteco" per "%" > (ekz. <<la ofteco de litero "c" en teksto T estas 0,1%>>) > Kiel esprimi do la absolutan (ne relativan) oftecon? Cxu per > "okaznombro", "ripetnombro", "fojnombro"? (Ekzemple: <<la > okaznombro de litero "c" en la teskto estas 250>>?) Jes, iel tiel (en pluraj tekstoj mi uzis "la nombro de aperoj de X"). Por "ofto" estas proksimume kiel "denso", koncepto relativa; kaj absoluta nombro estas kiel maso. 1 kg da sukero estas granda maso se oni dissolvas ĝin en 1 l da akvo; la rezulto estas tre densa, koncentrita siropo. Sed se oni dissolvas ĝin en 50 l da akvo, tio jam ne estos densa aŭ koncentrita. -- Sergio
