mireille.corobu:

>> Marc: La cxefa demando estas: kion signifas "kvinnombra" en tia
>> kunteksto?
> 
> Mi pensis ke estis tajperaro.

Plej vershajne la verkinto de la originalo celis vorton por traduki la 
latinan botanikajhon "quinatus" (pluraj kreskajhoj havas tiun vorton 
en sia scienca nomo), angle quinate, germane fuenfzahlig, mi ne scias 
pri eventuala franca vorto. Ghi signifas proksimume "kvinopeca" kaj, 
pri floro, celas priskribi iom pli ol nur la nombron de petaloj. Temas 
pri speco de (rotacia, chirkauaksa) simetrio: turno je 72 gradoj 
chirkau la centra akso de vinkofloro donas similan floron, kaj 
kvinfoje ripetite (5 x 72 = 360) revenigas al la komenca punkto. Tia 
floro ne havas nur kvin petalojn, sed eble ankau kvinon (au oblon de 
kvino) da sepaloj kaj aliaj floreroj, eble kvinloban semon ktp. - La 
vinkofloro certe ne estas geometrie perfekta simetriajho, sed Mireja 
ja komprenas la matematikan principon de simetrio, chu ne?

"Kvinnombra" eble ne estas la plej bona vorto por tio, kaj ghi certe 
ne estas tre tauga vorto por vortara priskribo. "Kvinpetala" tute 
sufichus.

Amike
Harri



Rispondere a