Harri:

>mireille.corobu:
>
> >> Marc: La cxefa demando estas: kion signifas "kvinnombra" en tia
> >> kunteksto?
> >
> > Mi pensis ke estis tajperaro.
>
>Plej vershajne la verkinto de la originalo celis vorton por traduki la
>latinan botanikajhon "quinatus" (pluraj kreskajhoj havas tiun vorton
>en sia scienca nomo), angle quinate, germane fuenfzahlig, mi ne scias
>pri eventuala franca vorto.

Ankaux mi ne imagas, kiu povas esti la responda franca vorto, sed la 
germana "fünfzahlig" klare montras la devenon de tiu vorto: temas pri 
germanismo, ne tajperaro. Cetere la difino de REVO ne trovigxas en PV.

>Ghi signifas proksimume "kvinopeca" kaj,
>pri floro, celas priskribi iom pli ol nur la nombron de petaloj. Temas
>pri speco de (rotacia, chirkauaksa) simetrio: turno je 72 gradoj
>chirkau la centra akso de vinkofloro donas similan floron, kaj
>kvinfoje ripetite (5 x 72 = 360) revenigas al la komenca punkto. Tia
>floro ne havas nur kvin petalojn, sed eble ankau kvinon (au oblon de
>kvino) da sepaloj kaj aliaj floreroj, eble kvinloban semon ktp. - La
>vinkofloro certe ne estas geometrie perfekta simetriajho, sed Mireja
>ja komprenas la matematikan principon de simetrio, chu ne?
>
>"Kvinnombra" eble ne estas la plej bona vorto por tio, kaj ghi certe
>ne estas tre tauga vorto por vortara priskribo. "Kvinpetala" tute
>sufichus.

Povas esti, ke suficxus. Mi tamen ne certas, ke de botanika vidpunkto, tio 
igus la difinon pli bona. Indas legi la NPIV-an difinon por konvinkigxi, ke 
faka difino estus multe komplika.

Kore,

         Marc


Rispondere a