>>"Kvinnombra" eble ne estas la plej bona vorto por tio, kaj ghi certe
>> ne estas tre tauga vorto por vortara priskribo. "Kvinpetala" tute
>> sufichus.

> Povas esti, ke suficxus. Mi tamen ne certas, ke de botanika vidpunkto, tio
> igus la difinon pli bona. Indas legi la NPIV-an difinon por konvinkigxi, ke
> faka difino estus multe komplika.
> Kore,
> Marc

Mi sendis bildon al Volfram kiu klare montras pri kiu planto temas.
Estas du specoj de vinkoj: vinca minor kaj vinca major. Iam dum 
promenadoj mi fotis etajn kaj grandajn. Sed mi eraretis kiam mi sercxis 
klaran bildon en miaj foto-albumoj: mi elektis etajn vinkojn kaj ne 
grandajn. Kiam oni observas ilin en la naturo oni ne povas erari sed la 
foto tiom pligrandigis la florojn ke eblas malatente erari.
Fakte la diferencoj estas ne nur en la grando (kaj ecx en la formo) kaj 
de floroj kaj de folioj, ankaux estas en la bazo de la petaloj. La 
granda vinko havas petalbazon kiu aspektas kiel konveksa pentagono do 
regula kvinlateron. La eta vinko havas petalbazon kiu aspektas kiel 
kvinpinta steleto do estas regula deklatero ne konveksa.
La foto sendita al Volfram estas foto de etaj vinkoj kaj ne de grandaj 
vinkoj. Jen por komparado
http://calphotos.berkeley.edu/cgi/img_query?query_src=photos_index&where-taxon=Vinca+major
http://calphotos.berkeley.edu/cgi/img_query?query_src=photos_index&where-taxon=Vinca+minor
Mireja

Rispondere a