> Fernando:
 > Mi mem bedauxrinde ne konas tiun plantajxon,
> cxar gxi ne estas en Ameriko... :-/ La vorto "kvinpetala" plibone 
> prezentis gxin ol kiel la "kvinnombra".

Cxie estas tre interesaj sovagxaj plantoj, sed ofte oni preterpasas ilin 
sen atento. Pli videblaj estas la floroj kulturitaj por komerco.
Mi jxus sendis al Volframo belan bildon de vinkoj por la artikolo 
"vink.html", al kiu mi aldonis francan tradukon.

Al Marko kaj Jeromo:
vi jam faris grandegan kaj bonegan laboron por la vortaro ReVo! Mi celas 
nur helpi al vi per kelkaj aldonajxoj, precipe mankantaj tradukoj.
Kore al cxiuj
Mireja

Rispondere a