> Plej vershajne la verkinto de la originalo celis vorton por traduki la
> latinan botanikajhon "quinatus" (pluraj kreskajhoj havas tiun vorton
> en sia scienca nomo), angle quinate, germane fuenfzahlig, mi ne scias
> pri eventuala franca vorto. Ghi signifas proksimume "kvinopeca" kaj,
> pri floro, celas priskribi iom pli ol nur la nombron de petaloj. Temas
> pri speco de (rotacia, chirkauaksa) simetrio: turno je 72 gradoj
> chirkau la centra akso de vinkofloro donas similan floron, kaj
> kvinfoje ripetite (5 x 72 = 360) revenigas al la komenca punkto. Tia
> floro ne havas nur kvin petalojn, sed eble ankau kvinon (au oblon de
> kvino) da sepaloj kaj aliaj floreroj, eble kvinloban semon ktp. - La
> vinkofloro certe ne estas geometrie perfekta simetriajho, sed Mireja
> ja komprenas la matematikan principon de simetrio, chu ne?
> 
> "Kvinnombra" eble ne estas la plej bona vorto por tio, kaj ghi certe
> ne estas tre tauga vorto por vortara priskribo. "Kvinpetala" tute
> sufichus.
> Amike
> Harri

Mi supozis ke la verkinto celis la petalojn cxar nur ili estas bluaj, do 
povus esti tajperaro pro hasto:
"kun cxiamverdaj folioj kaj bluaj kvinnombraj florfolioj"
aux
"kun cxiamverdaj folioj kaj bluaj kvinnombraj florkoroloj."

Nun, mi havas apud mia klavaro vinkofloron de la speco "granda vinko" 
(vinca major), plukitan en mia gxardeno. Jes tiu floro montras kvazaux 
perfektan kvinopecon (kvinop+eco+n kaj ne kvino+pecon :-)...):
ne nur pro la kvin petaloj kies bazo formas perfektan pentagonon, ankaux 
pro la kvin verdaj sepaloj, la kvin flavaj stamenoj, la blanka 
pentagonforma stigmo.

Nu, kiel bela estas tiu floro! Mia delonge preferata...pro infanecaj 
memoroj...kaj eble pro la kvinopeco! kiel scii? ;-).
Kaj pli serioze:
Mi proponas
"kun cxiamverdaj folioj kaj violbluaj kvinpetalaj floroj."
Se neniu (pri)kontrauxos, mi mem faros la sxangxon.
Mireja


Rispondere a