Je 4/28/08, mireille:

[...]

>  Mi trovis la vorton en mia vortaro
>  "Grand Dictionnaire Esperanto Français de G. Waringhien 3ème édition
>  revue et augmentée, 1994"
>  kaj en mia vortaro
>  "Dictionnaire pratique Français-Esperanto, Esperanto-Français, édition
>  2000, par André Andrieu".

>  Kaj rete mi tuj trovis la vorton en WIKI.
>  Pro tioj mi ne hezitis proponi ke la vorto estu en ReVo.

Mi ja dekomence diris, ke ankaŭ la fuŝvortoj estas registrendaj, se
ili estas uzataj.

>  Gxia uza ofteco estas certe malgranda cxar gxi estas faka vorto.
>  Mi bezonis la vorton kiam mi parolis pri litorinoj.
>  Se estus cxi tie abelbredistoj eble ili dirus "Hodiaux ni foroperkulos".
>  Ridas

Pri la abelbredado mi havas plej grandajn dubojn.

Mi vidas tie tute meĥanikan kopion de vorto franca -- kvankam koncepte
la brankokovrilo neniom similas la kovrilon mielujan, kaj la funkcio
estas tute alia.

Mi ne vidas abelbredan sencon en aliaj lingvoj kiuj uzas la barbaraĵon
"operculum" -- nek germane nek angle.  Nu, eble la vortaroj ne estas
sufiĉe detalaj; tamen ĉiel ajn, en la realo estas nenio simila, estas
nur senpripensa imito malracia.

La rusaj abeloj sian mielon _sigelas_ (ago tute natura ĉe vakso :) kaj
la rezulto estas sigeloj, kaj la abelistoj malsigelas.  Multe pli
elegante.

Mi havas dubojn pri "foroperkuli".  Logike ĝi estus la malo de tio
kion vi intencas diri; por mi tio signifus "forigi (de la vido ktp)
per kovrilo", "forkaŝi", "forkovri".

--
Sergio

Rispondere a