> [...] > Mi havas dubojn pri "foroperkuli". Logike ĝi estus la malo de tio > kion vi intencas diri; por mi tio signifus "forigi (de la vido ktp) > per kovrilo", "forkaŝi", "forkovri". > > -- > Sergio
Evidente mi sxercis kiam mi proponis foroperkuli en [Se estus cxi tie abelbredistoj eble ili dirus "Hodiaux ni foroperkulos". Ridas Mireja] Iom antauxe mi babilis kun abelbredisto kaj lia edzino, apud abelujoj kaj gxuste ni diskutis pri la franca vorto "opercule". La edzino diris ke ili havas specialan ilon por malsigeli la alveolojn kaj sxi diris tion france do diris "désoperculer". Mi tuj pensis pri la vorto sigeli kiel vi kaj pro tio mi diris sxerceme "foroperkulos" :-) Mireja
