--- Bernhard Pabst wrote:

> Ankaux en Krause, Granda Vortaro Germana-Esperanto de 2007:

> "Operculum n nur Fachspr. Bot. u. Zool operkulo (vgl. dazu Kelchdeckel)"
> [nur faka lingvajxo de botaniko kaj zoologio ... kp. ankaux ...]

Atentindas ke en mia ekzemplero (eldonita en 1983) tiuj artikoloj
malestas.  Estas vere vorto marĝena, kiun la antaŭa eldono
preteratentis.

> En Ch. Verax, Vocabulaire technique et technologique français -
> Esperanto, Parizo s.j. [cx. **1907**]:

> "Opercule klapfermilo - (anat.) operklo [pb: do sen la -u-]

> En Ch. Verax, Enciklopeda Vortareto Esperanta, Parizo *1910*:

> "Operklo [pb: do sen la -u-] (Anat.) [france] opercule, organo, kiu
> sxtopas klape kanalon. - (Bot.) [france] opercule, 1. supera valvo
> de la fruktoj, kiuj lauxlargxe malfermigxas (G.M.); 2. sp[eco] de
> klapo, kiu fermas la urnon cxe la muskoj. - (Anat., Ikt[iologio =
> scienco pri fisxoj]) [france] ouie [kun du punktoj sur la -i-],
> klapforma kaj osteca organo, kiu cxe la fisxoj kovras ekstere la
> brankojn."

Ĉi tie aperas sencoj kiujn la nuna PIV ne donas -- kaj malestas alia,
kiun ĝi aldonas (la abelbredista).  Krome, mi ne bone komprenas la
tradukon per "ouï" -- ŝajne temas pri la tuteca koncepto de branko kiu
inkludas kaj la brankokovrilon, kaj la brankon?

> "(G.M.)" estas fontindiko pri iu franclingva botanika terminaro de
> Gillet kaj Magne.

Tri francoj gaje kopias la francan vorton.

> Do, la (tute internacia) faka vorto hejmas en Eo jam pli ol cent
> jaroj.  Latina (angla, germana, franca, cxeha, nederlanda ktp-a)
> operculum > Esperanta operklo aux operkulo aux operkulumo.

Laŭ Vikipedio la ĉeĥa vorto estas skřele.  Kaj neniom 
evidentas, ke
la abelbredada senco estas internacia.  Neniu el viaj fontoj ĝin
mencias.

-- 
Sergio




      
____________________________________________________________________________________
Be a better friend, newshound, and 
know-it-all with Yahoo! Mobile.  Try it now.  
http://mobile.yahoo.com/;_ylt=Ahu06i62sR8HDtDypao8Wcj9tAcJ

Rispondere a