--- Bernhard Pabst:

> Léger, Albault (fr-eo) *1961*: opercule (anat., bot.) operkulo

> Sed ili ja estas "nur" gajaj francoj, do cxu eble malbonaj homoj (aux
> almenaux malbonaj vortaristoj)?

Ili estis malbonaj esperantistoj.

Vidu, la rusa lingvo estas multege pli precizema ol la franca, kiam
temas pri terminaro.  Praktike ĉiuj metaforaj terminoj ricevas apartan
leksikan formon en la rusa.  Tio havas sian meriton, sed en lingvo
radikŝpara ne estas necesa.  Kaj mi volonte akceptas, ke la metaforaj
terminoj en Esperanto ne estu leksike apartigitaj.  Ni rezignis pri
tia precizemo rusa.

Tamen escepte iuj terminoj en la franca ja estas apartigitaj (kiel
"operkulo" kontraste al "kovrilo").  Kaj ĝuste tiajn terminojn la
francoj nepre volas apartigi termine ankaŭ en Esperanto.  Por mi tio
estas komika: ili ne sentas tian bezonon en 90% da okazoj, en kiuj la
rusa lingvo havas terminon leksike markitan; sed pri siaj mizeraj 10%
ili sentas nepran bezonon kaj opinias malklera uzi vorton kiu ne estas
termineca.

Laŭ tiu logiko la franca lingvo estas terure malklera.

> Cxehxa Vikipedio: http://cs.wikipedia.org/wiki/Operkulum

Ĉu vi legas ĉeĥe?  Ĉi tiu "operkulum" koncernas nur:

1. Gastropodojn (sed ne la fiŝojn, por kiuj estas uzata normala
   hejma vorto ĉeĥa), kaj

2. Medicinan terminon kiu koncernas tegumenton de puŝuĝantaj
   dentoj ĉe la beboj (senco kiu ĝis nun ne aperis ĉi tie).

Do, falsa amiko, absolute malnecesa, sklava imito de pedanta tradicio,
en kiu mankas koncepta unueco.

-- 
Sergio




      
____________________________________________________________________________________
Be a better friend, newshound, and 
know-it-all with Yahoo! Mobile.  Try it now.  
http://mobile.yahoo.com/;_ylt=Ahu06i62sR8HDtDypao8Wcj9tAcJ

Rispondere a