Je 7/28/08, jvachey2008:

[...]

>  mi zorge laboras per samstilaj difinoj: hieraux mi sendis artikolon
>  "vajco" (kiun mi fresxe lernis) kun difino komencigxanta per
>  "premtenilo"...

Gratulon.  Jen ekzemplo kiu eble helpos al mi klarigi mian penson.

"Premtenilo" estas tre natura traduko por la rusa "тиски", kiu
strukture estas derivita de la verbo "premi" (forme simile, sed
alisence ol la franca "la serre").  Por ruslingvano "тиски" nepre
signifas "vajco", kvankam logike imageblas ankaŭ aliaj signifoj --
ekz-e tiu de "ŝraŭbokrampo" (serre-joint), aŭ "pinĉilo" ktp.

Logike tio estas ebla, sed kadre de la rusa lingvo nur la signifo
"vajco" estas fiksita en la leksiko de la lingvo, malebligante tiajn
aliajn interpretojn.

Via difino ne fiksas "premtenilo"n por iu specifa senco; oni povas
interpreti ĝian aperon kiel sinoniman (tion probable vi celis), sed
eble kiel priskribon aŭ alklasadon, indikon de supernocio.  Tamen por
ke vorto povu funkcii termine, la gamo da ĝiaj eventualaj signifoj
devas esti precize limigita.  Sen tio restas eblo, ke oni interpretos
"premtenilon" kiel supernocion, aŭ kiel simple liberan, okazan
vortokunmeton; la rezulto estos, ke okaze de bezono oni DEVOS uzi
malevidentan, hieroglifan, sed ja bone difinitan "vajco"n.

Cetere, PIV2 eble estus pli aŭtoritata fnt-referenco, ol NePiv.

--
Sergio

Rispondere a