--- On Wed, 7/30/08, Sergio Pokrovskij: [...] > (PIV egaligas "vajcon" kun "ŝraŭbokrampo").
Pardonon, mi distriĝis kaj tajpis inverse ol mi pensis: La PIVoj donas al "ŝraŭbtenilo" la sencon "vajco"; ekz-e PIV2 sub "teni": "ŝraŭb~ilo = vajco". Mi mem ne ŝatas tiun ŝraŭbtenilo"n ĝuste ĉar ĝi ne estas sufiĉe kontrasta (mi preferus "premtenilo"n por "vajco"; sed efektive ĝia reala uzo estas tre malofta). Cetere, la bildo en PIV2 pri "ŝraŭbkrampo" estas ne tute bona por klarigi la ideon de la termino; io simila al http://www.belhuntclub.net/uploads/pages/00239.jpg estus pli sugestiva. (Aliflanke, ĝi estas bona tiurilate, ke ĝi prezentas "ŝraŭbkrampo"n en kiu malestas evidenta "krampo"; jes, ankaŭ tion mi nomus "ŝraŭbkrampo"). -- Sergio
