Je 7/30/08, jvachey2008: [...]
> en cxi tiu okazo mi lasis fakte la gxustan sencon de "premtenilo" > nesolvita, cxar mi trovis nek uzojn nek difinon de gxi. kiam ni > havos auxtoritatajn ekzemplojn de "premtenilo" ni povos fiksi gxian > sencon kiel apartan kapvorton kaj ni povos precizigi la rilaton - > sinoniman aux supernocian - al "vajco". Jes. Fakte W rekomendis en eo-fr malevidentan formon "enpremilo", kiun transprenis pluraj aliaj vortaroj, sed kiu nun ŝajnas mortinta (laŭmerite, mi opinias). Poste PIV1 rekomendis egale dubindan "ŝraŭbtenilo"n, kiun ni nun havas en ReVo, kaj kiu en ReVo ricevis du sencojn, kaj "vajco", kaj "ŝraŭbokrampo" (PIV egaligas "vajcon" kun "ŝraŭbokrampo"). Oni eble triumfe deklaros, ke jen estas klara avantaĝo de neanalizeblaj terminoj kiel "vajco"; malprave, ĉar mi vidis ankaŭ "vajceto"n uzata por la senco "ŝraŭbokrampo" :) [...] > sume sxajnas ke ni ne malkonsentas pri principoj. Prave. Nur pri la prioritatoj. >> Cetere, PIV2 eble estus pli aŭtoritata fnt-referenco, ol NePiv. > auxtoritatecon de fontoj ni ne difinis en la kadro de revo. gxis > nun mi kutime preferas la pli malnovan vortaran fonton al mi > konatan, cxar tio estas indiko pri la ekzistotempo de la vorto. Ambaŭ informoj estas interesaj, kaj la tempo de la unua apero, kaj la statuso. Tamen praktike mi opinias, ke pli ofte pli gravas la statuso: ĉu temas pri sufiĉe konata vorto, aŭ pri marĝenaĵo? Verdire, ankaŭ PIV2 entenas iom da marĝenaĵoj, kiujn neniu normala esperantisto iam uzas (ekz-e "pirulo" aŭ "kupreso" aŭ "averoo" ktp). Tamen la PIVeco ja estas konsiderinda afero, ofte pli grava ol la oficialeco. Cetere, NePiv kutime donas referencon al ankoraŭ pli frua apero, kaj tial ĝi entute ne devus aperi en niaj fnt :) Kaj ankoraŭ pli stranga estas ke vortoj Fundamentaj, kiel ekz-e "ŝpari", kombinas "<ofc>*</ofc>" kun "<fnt><bib>PV</bib></fnt>" -- la Universala Vortaro estas je tutaj epokoj pli frua ol PV! -- Sergio
