Kara Sergio,
jam por tiu via detala respondo vi meritas premion de Esperanta
vortaristo!

Dankas
Vilhelmo Lutermano.


Je Dimanĉo 27 Julio 2008 23:04:12 Sergio Pokrovskij skribis:
> Je 7/27/08, jv:
> > jxeromo:
>
> [...]
>
> > se registri cxion estus eble,
>
> Registri ĉion ne estas eble, kompreneble oni faras (interalie) okazajn
> vortokunmetojn kiuj sencas nur kadre de unuopa konversacio.  Temas pri
> tiaj vortokunmetoj, kiuj estas sufiĉe gravaj, kiuj esprimas NOCIOJN
> tiom gravaj, ke iu(j) nacilingvoj uzas por ili apartan radikvorton
> (dum aliaj havas por ili vortokunmeton kun firme fiksita senco).
>
> > kaj se specife revo havus laborforton por registri multon, jes,
> > ankaux memevidentaj vortoj havus lokon en gxi.  sed tiel ne statas.
>
> Tio estas afero de prioritatoj :)
>
> Ni bezonas N nociojn.  Por ili povas ekzisti N radikvortoj aŭ N
> kunmetaĵoj.  Enigi N kunmetaĵojn ne postulas pli multe da laboro ol
> enigi N radikvortojn.
>
> Principe ni devus registri N + N vortojn, kio egale havas la saman
> grandordon, kiel N.  Do, ne estas tiom granda diferenco, ne temas pri
> diferenco inter limigita N kaj kombinatorika maro da kunmetaĵoj.
>
> > mi scias, ke bonalingvanoj gxojas kiam vortaro registras pri "bordo"
> > "marbordo" lagobordo" "riverbordo"... kaj funebras kiam gxi
> > registras pri "klifo" "strando" "plagxo"...  sed fakto estas ke la
> > unuaj vortoj konstrueblas kaj kompreneblas de cxiu konanto de baza
> > gramatiko, dum pri la duaj klarigo estas pli bezonata.  la demando
> > estas: kio estu vortaro?  cxu prefere propangandilo elmontranta kiel
> > facile vortoj derivigxas, cxu prefere efika helpilo al uzantoj de la
> > lingvo?
>
> Ĉi tie estas du korektendaĵoj:
>
> 1. Ne ĉiuj vortokunmetoj allasas unusolan interpreton -- dum en la
>    lingvo unu el iliaj signifoj povas esti norma kaj FAKTE unika.
>    Pri ĉi tio ni ĵus parolis en alia fadeno, kie la kolegoj plendis,
>    ke la prefiksitaj verboj ne ĉiam estas memevidentaj por ili.
>
> 2. Se la vortaro registras nur la radikojn, tiam la uzanto neniam
>    trovos la kunmetojn, kaj la lingvisto asertos, ke la koncernaj
>    kunmetaĵoj "ne ekzistas" en la lingvo.
>
> Ekz-e por mi "malsanulejo" estas multe pli normala vorto esperanta ol
> "hospitalo", kiun mi fakte neniam uzis rektasence (krom en diskutoj
> similaj al ĉi tiu).  Same estas pri la granda plimulto da ruslandaj
> esperantistoj.  Sed itala esperantisto uzanta la vortaron de Minnaja
> trovos por "ospedale" NUR la vorton "hospitalo"; kaj renkontinte
> nemaloftan (kaj por li eble malpli evidentan) vorton "malsanulejo", li
> ne trovos ĝin en la vortaro.  (La du vortoj estas proksimume samoftaj:
> 21 mil trafoj por "malsanulejo", 22 mil trafoj por "hospitalo".)
>
> Simile la vortaro fr-eo de R. Léger kaj A. Albault:
> ,----
>
> | *hôpital,* hospitalo
>
> `----
>
> Ne ĉiu esperantisto faras seriozajn esplorojn, multaj plene fidas sian
> vortaron.  Rezulte multaj esperantistoj italaj kaj francaj opinias, ke
> "malsanulejo" estas plene arkaika kaj ne plu uzata; tiom pli volonte,
> ke "hospitalo" estas la bone konata (por ili) vorto latinida.  Tio
> estas tre malvera, en aliaj landoj la fundamenta vorto "malsanulejo"
> estas plene viva kaj klare preferata.
>
> Ĝuste tial, por eviti la vortaran misprezenton, mi opinias ke
> registrado de bonstilaj kunmetaĵoj estas tasko multe pli urĝa, ol
> aldonado de interlingvaaj rubaĵoj.  La kunmetaĵoj estas la vera natura
> de Esperanto, senĉese atakata de la fremdaj influoj; kaj estas
> bedaŭrinda ke la vortaristoj, anstataŭ flegi la internajn rimedojn de
> Esperanto, preferas kolekti la barbaraĵojn, helpante ne la propran
> organismon de Esperanto, sed la entropion kiu ĝin korodas.
>
> --
> Sergio



-- 
Vilhelmo Lutermano aktivas ĉe
Le Monde diplomatique en Esperanto (la "DIPLO") http://eo.mondediplo.com
kaj
Monda Asembleo Socia (MAS) http://mas-eo.org
--
Esperanto - Linukso de la lingvoj
Linukso - Esperanto de la komputiloj (vl)

Rispondere a