> >  mi zorge laboras per samstilaj difinoj: hieraux mi sendis artikolon
> >  "vajco" (kiun mi fresxe lernis) kun difino komencigxanta per
> >  "premtenilo"...

> Gratulon.  Jen ekzemplo kiu eble helpos al mi klarigi mian penson
> ...
> Via difino ne fiksas "premtenilo"n por iu specifa senco; oni povas
> interpreti ĝian aperon kiel sinoniman (tion probable vi celis), sed
> eble kiel priskribon aÅ­ alklasadon, indikon de supernocio.

en cxi tiu okazo mi lasis fakte la gxustan sencon de "premtenilo" nesolvita,
cxar mi trovis nek uzojn nek difinon de gxi.  kiam ni havos auxtoritatajn
ekzemplojn de "premtenilo" ni povos fiksi gxian sencon kiel apartan kapvorton
kaj ni povos precizigi la rilaton - sinoniman aux supernocian - al "vajco".

kontraste al tio en la difino de "erudicia" mi interpretas "multescia" kiel
samsencan.  la difino kopiita el "plena vortaro de e-o" evidente ne entenas
tezauxran referencon, kiu klarigus tion.  se ni akordas pri la samsenceco, ni
povas pliklarigi laux la peto de vilhelmo per tezauxra referenco de "erudicia"
al "multescia".

> Tamen por
> ke vorto povu funkcii termine, la gamo da ĝiaj eventualaj signifoj
> devas esti precize limigita.  Sen tio restas eblo, ke oni interpretos
> "premtenilon" kiel supernocion, aÅ­ kiel simple liberan, okazan
> vortokunmeton; la rezulto estos, ke okaze de bezono oni DEVOS uzi
> malevidentan, hieroglifan, sed ja bone difinitan "vajco"n.

tiel statas en cxi tiu okazo.  se vi havas pliajn informojn pri "premtenilo", ni
povos progresi.

sume sxajnas ke ni ne malkonsentas pri principoj.

> Cetere, PIV2 eble estus pli aÅ­toritata fnt-referenco, ol NePiv.

auxtoritatecon de fontoj ni ne difinis en la kadro de revo.  gxis nun mi kutime
preferas la pli malnovan vortaran fonton al mi konatan, cxar tio estas indiko
pri la ekzistotempo de la vorto.

jxeromo

Rispondere a