Sergio:
> >> 1. Ne ĉiuj vortokunmetoj allasas unusolan interpreton -- dum en la
> >> lingvo unu el iliaj signifoj povas esti norma kaj FAKTE unika.

> > mi nur rimarkis ke "multescia" estas memevidenta, do unuavide ne
> > urgxe registrinda.

> Nek pli, nek malpli ol ajna alia reale uzata vorto.

miasente pli ol okaza kunmeto (hundovosto), malpli ol neevidenta kunmeto
(forridi).

> >> 2. Se la vortaro registras nur la radikojn, tiam la uzanto neniam
> >> trovos la kunmetojn, kaj la lingvisto asertos, ke la koncernaj
> >> kunmetaĵoj "ne ekzistas" en la lingvo.

> > mi nek pledis nek agis, por ke la vortaro registru
> > nur radikojn.

> Bone.

> > la demando estas: kio estu vortaro? ...  laux via rimarko vortaro
> > estas
> >  - dulingva kaj per gxia indekso uzanto trovas esperantajn tradukojn

> Ne nepre.  Rusa SENCODIFINA vortaro, ekz-e tiu de Uŝakov, entenas
> apartajn artikolojn por derivitaj memevidentaj vortoj

kie mi proponis ilin ignori?  ili nur duarangas en mia laborplano.  se ni estus
dek konstantaj redaktantoj mi difinus miajn prioritatojn alimaniere.

> >  - materialo per kiu lingvisto priskribas la lingvon.

> >  mi tre rekomendas al parolantoj, ke por trovi gxustajn vortojn
> >  kunmetitajn aux ne ili uzu unue siajn memoron kaj cerbon, due
> >  unulingvan vortaron kun tezauxro, kaj nur se tiuj rimedoj ne
> >  kontentigas rigardu al dulingva vortaro.

> Estas du situacioj, tiu de aktiva parolanto/verkant kaj tiu de pasiva
> aŭskultanto/leganto.  Se oni serĉas vorton por "hôpital", onia cerbo
> eble kondukos onin al "hospitalo"; se oni serĉas vorton por
> "больница"
> aÅ­ "Krankenhaus", oni probable venos al "malsanulejo".  Nu, se la
> vortaro, difina aÅ­ traduka, donas nur unu el tiuj formoj, probable nur
> tiun formon uzos la verkanto.

revo donas ambaux.

> >  mi tre rekomendas al lingvistoj, ke ili ne kredu ke iu ajn vortaro
> >  priskribas "la" lingvon.

> Ekzistas vortaroj kiuj difinas LA norman lingvon.  Ekz-e mi havas tian
> vortaron de la ĉeĥa.

gratulon al cxehxaj vortaristoj.

> >  malantaux tiuj diversaj rimarkoj estas diversaj imagoj pri revo.
> >  iuj el ni rigardas gxin precipe plurlingva vortaro por komencantoj,
> >  aliaj rigardas gxin precipe difinvortaro por progresintoj.  mi
> >  klare rigardas gxin difinvortaro, kaj mi precipe laboras pri la
> >  esperanta parto registrante neevidentajn lingvajxojn...

> Tiamaniere vi donas pli da atento al marĝenaĵoj aŭ evitindaĵoj ol al
> la normalaj vortoj de la lingvo, kies malfeliĉo konsistas en tio, ke
> ili estas bonaj kaj klaraj (kaj tial ne registrindaj).  Kaj
> progresanto serĉanta taŭgan vorton per tezaŭro riskas trovi ĝuste tian
> malbonaĵon anstataŭ trovi ion vere bonan.

evidentajxoj jam enestas en difinoj.  en revo "erudicia" estas difinita per
"multescia...".  se la leganto scipovas legi, li jam trovis la pli klaran
vorton.  kion mi proponis responde al peto de vilhelmo estas nur elstarigo de
"multescia" per gxia kapvortigo por la bonfarto de miopuloj (kiun mi pretas
konsideri, estante mem miopa).

mi zorge laboras per samstilaj difinoj: hieraux mi sendis artikolon "vajco"
(kiun mi fresxe lernis) kun difino komencigxanta per "premtenilo"...

jxeromo

Rispondere a