--- On Tue, 8/5/08, Wilhelm Luttermann wrote: [...]
> Au: mapfarado, mapigo, mapfaristo, mapfarado ... Mi preferus "surmapigi" aŭ "enmapigi", ol "mapigi". Kaj tiu formo estas iom uzata, ekz-e ,---- | La sciencistoj surmapigis tri kvaronojn el la marbordoj `----[ http://bertin.ifrance.com/artikol/baudin/baudin.htm ] Tio estas multe pli klara kaj natura ol "... kartografis tri kvaronojn...". La lingve malpli ĝusta "mapigi" tamen estas multe pli ofta -- kaj komparebla laŭ la ofteco kun "kartografi": 194 trafojn por "mapigi", kaj 272 trafojn por "kartografi". Tamen atentindas, ke la trafoj kun "mapigi" estas en la realaj tekstoj kiujn verkis homoj verkantaj pri la temo, dum el la trafoj sur la unua paĝo da trafoj por "kartografi" NUR UNU SOLA donas realan ekzemplon: "Dum ĉi tiu vojaĝo oni por la unua fojo kartografis la insulojn" -- la ceteraj estas nefidindaj kompilaĵoj de kabinetaj vortaristoj: kartografi -- in kaart brengen ... petrografi litografi fotografi kartografi ortografi ... kartocx/o kartograf/o kartografi/o kartogram/o karton/o kartvelo ... -- Sergio
