Bone, ke Antonio iniciatis ion, sed "kartunkino" ricevas nur 4 trafojn per 
Guglo (mi ecx ne provis en Tekstaro de Esperanto).

Mi aligxas al Bernhard por atentigi, ke malfacilas enkonduki "kartunkino" 
ne enkondukinte antauxe "kartuno". Aliflanke necesas unue konsideri, cxu 
"kartun" estas enkondukinda radiko. Gxi sendube ekzistas en la uzo (ne en 
PIV), kaj oni vivis sen gxi gxis antaux nelonge. Kiel oni elturnigxis? Mi 
diras "movdesegnajxo" (kiel diras aliaj?). Tio kondukas min al 
"movdesegnarto" por la arto fari movdesegnajxojn, kio supozeble kongruas 
kun la difino de "kartunkino", cxu ne?

Kore,

Marc


Bernhard:

>Dankon Antonio,
>
>ke vi praktike eklaboris por ReVo kaj kreis la novan:
>
>// http://purl.oclc.org/NET/voko/revo/art/kartunkin.html
>
>Laux la formalaj reguloj de ReVo gxi tamen devus probable trovigxi en la
>artikolo pri kino, cxu ne?
>
>kartuno gxis nun mankas en ReVo, sed vd. kartuno en Vikipedio. komikso kaj
>mangao ja troveblas en ReVo. Do eble vi devus unue difini kartunon.
>
>Bedauxrinde cxiuj tiuj nocioj komikso, kartuno kaj mangao (kaj eble pliaj)
>estas suficxe malprecizaj en la etnaj lingvoj, se mi bone komprenis Vikion.
>
>// http://it.wikipedia.org/wiki/Cinema_d%27animazione
>
>ne jam estas tradukita al aliaj lingvoj.
>
>Gxis
>
>Bernhard
>
>
>
>------------------------------------
>
>retposhtaj adresoj:
>   por afishi mesaghon: [email protected]
>   por aboni:           [EMAIL PROTECTED]
>   por malaboni:        [EMAIL PROTECTED]
>   administranto:       [EMAIL PROTECTED]
>
>URL:
>   http://www.yahoogroups.com/group/revulojYahoo! Groups Links
>
>
>


Rispondere a