Je 9/2/08, Marc: > Mi konscias, ke la francoj kulpas pri cxio malgxusta,
Ne ĉio, ne troigu :) Mi menciis francojn, ĉar onidire en la germana oni citas tion franclingve. > sed cxu vi bonvolus elvolvi, kial ili laux vi miscitis la Biblion. Eble ĉar en la rusa lingvo la kontrastigo inter "la (malviva) litero" kaj "la spirito" estas aŭtomata. Ĝi evidente devenas el Biblio (kvankam ne tute precize). Mi supozas ke en la franca la kontrastigo "litero/spirito" iompostiom evoluis en la kontrastigon "formala/reala" (t.e. "realo" anstataŭis "spirito"n). Ekz-e > (1) La franca traduko de tiu verso same tekstas "mortigas", kiel > cxiuj aliaj versioj. Nu, la franca Biblio supozeble estas afero relative nova (almenaŭ inter la katolikoj, kiuj preferis uzi Vulgaton). Kaj eĉ kiam ĝi aperis, oni ne ofte ĝin legis. > (2) Kiu estas la rilato inter tiu verso kaj la esprimo "malviva > litero" (= neaplikita teksto/legxo, neenpraktikigita decido, > senefika skriba postulo k.s.)? Mi supozas, ke ne bone sciante la fonton, oni reinterpretis la rilaton inter "qui tue" => "mortelle" => "morte"; kaj "spirito" kiu vivigas agas simile al animo, kiu donas la vivon; do ,---- | Tant qu'on n'a pas essayé d'une constitution par la pratique, les | formes sont une lettre morte : la pratique seule en démontre l'effet | et en détermine le sens (CONSTANT, Princip. pol., 1815) `---- Tia estas mia konjekto. Ĉar per si mem "senviva litero" ne estas evidenta metaforo. -- Sergio
