Nekredeble, kaj ecx kvarfoje! Tondrosxtormo kaj mil ratoj sur sinkanta 
sxipo!

Dankon pro la instruo, mi ne sciis tion. Do se vi havas SuperZ je via flanko 
....

Kaj mi ecx dubis, cxu devus esti "morta litero" aux "morta l*e*tero" kiel 
instruas GDFE!

Konsilu, kiu povas, por mi gxi restas osto en la gorgxo.

Kore

Bernhard

-----Ursprüngliche Nachricht----- 
Von: "Marc Bavant" <[EMAIL PROTECTED]>
An: <[email protected]>
Gesendet: Sonntag, 31. August 2008 22:02
Betreff: Re: [revuloj] resti "morta litero"


> Fakte mi retrovis la Z-an fonton, kiun mi vane sercxis por fundamenti mian
> (ankaux al mi) strangan "morta litero". Temas pri "Esenco kaj Estonteco",
> en kiu aperas ne "morta litero", sed "malviva litero"... multe pli E-eca
> :-)  Sed viaj aliaj solvoj restas tre sxatindaj.
>
> Kore,
>
> Marc
>
> At 31/08/2008 20:57, you wrote:
>
>>Marc al Bernhard:
>>
>>Mi sxatus, ke la diskuto koncentrigxu al tiu lasta demando, kaj ke iu
>>surprenu la taskon envivigi la rezulton de la diskuto, [por] ke gxi **ne
>>restu
>>"morta litero"** (plia franca frandajxo por vi).
>>
>>----
>>
>>Nu, Marc,
>>
>>por mi kun germana lingvo-fono neniu problemo, cxar "lettre morte bleiben"
>>estas tute eleganta lingvajxo en la germana ("rester lettre morte"). Ke 
>>gxi
>>estas tia en Eo, mi tamen neas. Kaj ja estas facile trovi aliajn solvojn 
>>pli
>>bonstilajn:
>>
>>por ke gxi ne restu senutila, senefika, vana, senrezulta, sensenca,
>>
>>por ke gxi ne forvaporigxu, malaperu en la nenio, neniigxu, dronu en la
>>arkivo,
>>
>>por ke gxi ne restu vokita en la vento, skribita en la nuboj, utila kiel
>>biciklo por fisxo
>>
>>aux tute Zamenhofe kaj klasike
>>
>>por ke gxi ne helpu kiel hirud' al mortinto.
>>
>>Tiom da belaj bildoj - la "mortan literon" en Eo mi tamen ne frandas.
>>
>>Proverbareme
>>
>>Bernhard
>>
>>
>>------------------------------------
>>
>>retposhtaj adresoj:
>>   por afishi mesaghon: [email protected]
>>   por aboni:           [EMAIL PROTECTED]
>>   por malaboni:        [EMAIL PROTECTED]
>>   administranto:       [EMAIL PROTECTED]
>>
>>URL:
>>   http://www.yahoogroups.com/group/revulojYahoo! Groups Links
>>
>>
>>
>
>
> 

Rispondere a