--- On Mon, 9/1/08, Bernhard Pabst wrote:

[...]

> Dankon pro la instruo, mi ne sciis tion. Do se vi havas SuperZ je
> via flanko ....

> Kaj mi ecx dubis, cxu devus esti "morta litero" aux "morta l*e*tero"
> kiel instruas GDFE!

Nu, fakte la francoj miscitis Biblion -- la apostolo parolis pri
"mortiga litero":

,----
| 4 Kaj tian fidon ni havas per Kristo al Dio; 5 ne kvazaux ni tauxgas
| ion fari per ni mem, sed nia tauxgeco estas el Dio, 6 kiu ankaux
| tauxgigis nin nin kiel administrantojn de nova interligo, ne laux
| litero, sed laux spirito; CXAR LA LITERO MORTIGAS, SED LA SPIRITO
| VIVIGAS.
`----[ 2Kor 3:6 ]

Sed tiu miscito suficxe internaciigxis, kaj ecx la judo (ne-kristano)
Z gxin citas laux laux la franca modelo (malviva litero).

-- 
Sergio




      

Rispondere a