> Aliflanke necesas unue konsideri, cxu
> "kartun" estas enkondukinda radiko. Gxi sendube ekzistas en la uzo (ne en
> PIV), kaj oni vivis sen gxi gxis antaux nelonge. ...
>
> Marc
>

Enkonduki kie? Vi probable celas "cxu 'kartun' estas radiko registrinda en 
ReVo".

Vi ja mem konfirmas, "ke gxi sendube ekzistas en la uzo ..." (simple, cxar 
la vorto eniris multajn lingvojn, vd.
// http://eo.wikipedia.org/wiki/Kartuno
kaj de tie la aliajn lingvo-versiojn).

Do plian fojon la cxiam sama demando de ReVo: cxu prisilenti, cxu noti kaj 
eble averti aux proponi pli bonstilan alternativon. Se vi prisilentas, la 
homoj sercxas alie, ekz. en Vikiopedio aux Krause eo-de 1999. Gvidi uzon oni 
nur povas per konvinkaj alternativa modelo. Al kio tauxgas vortaro, se gxi 
silentas pri tiaj cxiutagajxoj, sed ja "ofendas geografion"?

Gxis

Bernhard

Rispondere a