Sergio, mi pensas, ke tiu esprimo eblege ne venas de Biblio (almenaux de tiu
parto). Nu, por mi "malviva litero" estas "litero" (dokumento, afero)
senvalora, kiu kauxzas nenion, kiu ne funkciigas praktike. Gxi estas
metaforo (por mi iom evidenta) senrilata kun la citita biblia ero, kies
senco estas pli aktiva, agomontra. Esprimoj kiaj "lettre morte" (letra
morta) kaj "la lettre tue" (a letra mata) funkcias tre malsame almenaux en
la portugala, kvankam lettre/letra tiuokaze povas havi praktike saman uzon
(dokumento, legxo-kodo).

F.

2008/9/2 Sergio Pokrovskij <[EMAIL PROTECTED]>

> Je 9/2/08, Marc:
>
> > Mi konscias, ke la francoj kulpas pri cxio malgxusta,
>
> Ne ĉio, ne troigu :)
> Mi menciis francojn, ĉar onidire en la germana oni citas tion
> franclingve.
>
> > sed cxu vi bonvolus elvolvi, kial ili laux vi miscitis la Biblion.
>
> Eble ĉar en la rusa lingvo la kontrastigo inter "la (malviva) litero"
> kaj "la spirito" estas aŭtomata.  Ĝi evidente devenas el Biblio
> (kvankam ne tute precize).
>
> Mi supozas ke en la franca la kontrastigo "litero/spirito" iompostiom
> evoluis en la kontrastigon "formala/reala" (t.e. "realo" anstataŭis
> "spirito"n).  Ekz-e
>
> > (1) La franca traduko de tiu verso same tekstas "mortigas", kiel
> > cxiuj aliaj versioj.
>
> Nu, la franca Biblio supozeble estas afero relative nova (almenaŭ
> inter la katolikoj, kiuj preferis uzi Vulgaton).  Kaj eĉ kiam ĝi
> aperis, oni ne ofte ĝin legis.
>
> > (2) Kiu estas la rilato inter tiu verso kaj la esprimo "malviva
> > litero" (= neaplikita teksto/legxo, neenpraktikigita decido,
> > senefika skriba postulo k.s.)?
>
> Mi supozas, ke ne bone sciante la fonton, oni reinterpretis la rilaton
> inter "qui tue" => "mortelle" => "morte"; kaj "spirito" kiu vivigas
> agas simile al animo, kiu donas la vivon; do
> ,----
> | Tant qu'on n'a pas essayé d'une constitution par la pratique, les
> | formes sont une lettre morte : la pratique seule en démontre l'effet
> | et en détermine le sens (CONSTANT, Princip. pol., 1815)
> `----
>
> Tia estas mia konjekto.  Ĉar per si mem "senviva litero" ne estas
> evidenta metaforo.
>
> --
> Sergio
>
> ------------------------------------
>
> retposhtaj adresoj:
>  por afishi mesaghon: [email protected]
>  por aboni:           [EMAIL PROTECTED]
>  por malaboni:        [EMAIL PROTECTED]
>  administranto:       [EMAIL PROTECTED]
>
> URL:
>  http://www.yahoogroups.com/group/revulojYahoo! Groups Links
>
>
>
>

Rispondere a